Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo genetike_modifitaj.mp3 Listen on Posterous La bildstrion kreis Gian Piero Savio Antaŭ kelkaj tagoj, semajnrevuo 'Veja', legata en Brazilo je milionoj da ekzempleroj, rebruligis polemikan temon. Per bone redaktita artikolo, ĝi klare defendis la uzadon de 'genetike modifitaj nutraĵoj' (GMN). Jen estas temo, kiu koncernas ĉiun homon tra la tuta mondo – ne nur sciencistojn kaj politikistojn. Kaj mia persona sperto, kiel nefakulo, estas, ke ju pli oni klopodas informiĝi, des pli duba ĝi aperas. Jen kial mi tuŝas ĝin, por ekscii la opiniojn de aŭskultantoj de la Esperanta RetRadio. Ĉiuj scias, kio estas 'geno': ĥemia strukturo en la nukleo de la ĉeloj de ĉiu vivanta estulo, respondeca pri transdono de ĉiuj korpaj karakterizaĵoj, de gepatroj al idoj. Tio validas por animaloj, plantoj,...