Argentina Esperanto Ligo anoncas la okazigon de Argentina Kongreso de Esperanto de la 6-a ĝis la 7-a de oktobro 2012 en Bonaero, Argentino. Kongrestemoj: Esperanto kiel ponto al la paco, amikeco kaj evoluigo. Regiona integriĝo: turismo kaj ekonomio. Bonaera Esperanto Asocio estis akceptita kiel organizanta grupo. Kadre de la Kongreso AEL okazigos sian Jaran Asembleon 2012 Aliĝkotizoj: $AR 120 por aliĝoj antaŭ la 23a de aŭgusto $AR 150 por aliĝoj post la 23a de aŭgusto Aliĝoj: https://eventioz.com/events/congreso-argentino-de-esperanto-octubre-2012 Kiel pagi? Peti informojn al: sekretario@esperanto.org.ar Helpa fonduso: estas planata la starigo de helpa fonduso por subvencii laŭbezone tute aŭ parte la vojaĝ- kaj restadkostojn en Bonaero de tiuj enlandaj partoprenontoj, kiuj nepovante pagi siajn vojaĝbiletojn aŭ gastiĝkoston, sufiĉe frue antaŭanoncu sian intencon partopreni kaj petu helpon, ĉiam laŭ la efektive disponebla mono. Por gastigi ilin en Bonae...