Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio racio_sentoj.mp3 Listen on Posterous Ekvilibro inter koro kaj cerbo feliĉigas, nova libro montras vojojn al tio. Transpontigi la malfacile transireblan abismon inter racia scio kaj intuicia sentado provas Inge Patsch, inspirita de Viktor Frankl, en la libro "La logiko de la koro". Laŭ la vivofilozofio de Viktor Frankl, la fondinto de la logoterapio kaj ekzistada analizo, ŝi estras la Instituton por Logoterapio kaj Ekzistada Analizo en Innsbruck, Tirolo. La aŭtorino priskribas, parte en formo de dialogoj, diversajn situaciojn el la ĉiutaga vivo en kiuj la legantoj povas rekoni sin mem kaj kie la leganto povus eventuale lerni el tio trovi sencon de la vivo. La plej grandan obstaklon ĉe tio la logoterapiistino vidas en tio ke la plej multaj homoj atribuas al la racio pli da valoro ol al la sentado. La teknika pensado kiu akcentas precipe la funkciecon ne trovas multe da spaco por la personaj ecoj de...