Pular para o conteúdo principal

Kortuŝa Esperanto surplace en Sicilio


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

koncerto_kim.mp3Listen on Posterous
Fermu viajn okulojn kaj imagu noktan varman etoson en vasta placo fronte de la mediteranea maro kune kun amaso da homoj ravitaj fare de esperanta nostalgia kanzono.

♬ ♬ ♬

Ĉiuj malrapide laŭritme svingas la levitajn manojn akompanante la milde korŝiran melodion kaj kantetante

♬ ♬ ♬

"...sola... sola... sooola....".

  
Ne temis pri sonĝo sed pri reala travivaĵo: temis pri amaso da homoj, kaj esperantistoj kaj loĝantoj de la urbo dum la konkluda publika koncerto de nia dana samideano Kim Henriksen.
Mi, kiel certe multaj aliaj sentis jukadon en la brusto kaj ian deziron ploreti ĝoje-malĝoje samtempe.

En aliaj internaciaj esperantaj eventoj io simila okazis al mi sed ĉiam temis pri privata evento ene de kongresa salono nur kun spektantaro de esperantistoj. Male ĉi tie, tio okazis publike kaj travivis ĝin ne nur esperantistoj sed urboloĝantoj kaj ĉio tio fariĝis por mi neforgesebla travivaĵo. 

Laŭtvoĉe la spektantaro plurfoje petis ripetojn de kanzonoj. Nia neelĉerpebla kantisto Kim kun sia magia akordiono ripetis kelkajn kanzonojn ĝis kiam li estis devigita forlasi la scenejon inter longedaŭraj aplaŭdoj. 

Klopodante repreni mian aplombon, mi ekkonversaciis kun la son-kaj lum-teknikistoj kaj ili ekscite deklaris, ke nenion similan ili vidis dum la dekoj da muzikaj eventoj, kiuj dum la tuta somero okazis en la placo.

Dum la ĵus finiĝinta itala kongreso de Esperanto en Mazaradelvalo (Sicilio, Italujo), dank' al komplezemo de la loka urbestraro, okazis multaj publikaj noktaj koncertoj de esperantaj muzikistoj sed tiu ĉi konkluda koncerto de Kim Henriksen "transiris en la historion".

Dum tiaj eventoj, multaj petis de ni esperantistoj informojn pri Esperanto kaj pri ĝia itala kaj internacia movado. Kiel bela okazo diskonigi nian lingvon kaj bone informi la publikon. Tamen ni ne tiom trafe povis ekspluati la favoran situacion.

Tiasituacie ne tiom komforte oni povas voĉe klarigi kaj informi kaj des pli, ke bedaŭrinde ni ne havis je nia dispono taŭgan disdoneblan informmaterialon. Kiel prave rimarkis Katalin Kováts, redaktorino deedukado.net, dum la fermo de la kongreso, la organizantoj devintus enmeti en la verdan sakon de partoprenantoj sufiĉan kvanton de alloga varbmaterialo en la loka lingvo. Dum la publikaj eventoj, ekskursoj kaj promenadoj homoj demandas pri Esperanto kaj jen estiĝas ege trafa okazo por diskonigo kaj eble varbado.

Fakte ni havis en nia verda sako plastpaperan poŝformatan flugfolieton en la itala kun informoj pri la lingvo Esperanto, frazareto, retadresoj kaj kalendaro, sed bedaŭrinde nur unu.   

Dank' al nia samideanino Betty el Danio, vi povas laŭdezire spekti peceton de la koncerto de Kim Henriksen kaj kapti iom da ĝia etoso dum la ritme vigla kanzono "Ska-virino". Eĉ mi, dorse kun mia kratera kalvo kaj oranĝstriita trikotaĵo, momente aperas kun mia edzino, dancantaj antaŭ la scenejo:

Embedded media -- click here to see it.

---
Esperanto@Brazilo - 
http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual Brasileiro de Esperanto

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...

Disvastigado de Esperanto en la Nuna Mondo

Esperanto restas unu el la plej fascinaj lingvoprojektoj de la homaro. Kvankam ĝi ne atingis la statuson de universala lingvo, la komunumo de Esperanto-parolantoj daŭre kreskas kaj adaptiĝas al la ŝanĝiĝantaj bezonoj de la moderna mondo.  Esperanto naskiĝis kun la celo faciligi internacian komunikadon kaj promocii pacon inter diversaj kulturoj. La lingvo estis desegnita por esti facile lernebla, kun logika gramatiko kaj internacie inspiritaj vortoj. Dum pli ol jarcento, Esperanto evoluis de simpla lingvoprojekto al vivanta kulturo kun literaturo, muziko kaj interreta komunumo. En la moderna mondo, la angla ofte ludas la rolon de tutmonda lingvo. Tamen tio alportas multajn problemojn, kiel malegaleco inter denaskaj kaj lernantaj parolantoj, lingva hegemonio kiu povas minaci kulturajn kaj lingvajn diversecojn, kaj ekonomian maljustecon ĉar nur certaj grupoj profitas de la tutmondiĝo de la angla. Esperanto proponas alternativon al tiuj defioj per sia neŭtraleco kaj inkluziva filozofio...