Ekspozicio "Esperanto kaj kolektado" demandas pri viaj kolektoj La 27-an de septembro en 2014 (kadre de la tutŝtata filetala ekspozicio) okazos ankaŭ inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio kun la supra temo en la Esperanto-Muzeo Svitavy en Ĉehio. Por ke ĝi estu laŭeble plej kvalita kaj bunta, organizantoj bonvenigus kunlaboron de Esperanto-kolektantoj! Ni serĉas interesiĝantojn, kiuj pretus senpage disponigi por unu jaro elekton el siaj kolektoj. Bona pritrakto kaj protekto kontraŭ damaĝo aŭ ŝtelo estos prizorgita. Nomoj (kaj laŭ interkonsento fotoportretoj) de la ekspoziciantoj estos videble menciitaj. ĈEA pretas repagi sendokostojn de la pruntedonantoj kaj siakoste ankaŭ bonorde resendi la materialojn post fino de la ekspozicio. Ni serĉas ekspoziciaĵojn en la sekvaj kategorioj: 1.) "Esperantaĵoj" (prioritate filatelaĵoj: poŝtmarkoj kaj kovertoj, kaj tridimensiaj objektoj (suveniroj kun Esperanto-motivoj, kuriozaĵoj) sed ankaŭ in...