Pular para o conteúdo principal

Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-03-09 22:38 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-03-08, dim
Komentario: Johano 2:13-25 ... Frateca danko al chiuj virinoj
​ ​
laborantaj en la eklezio; pri la hodiaua evangelia legajho (Johano
​ ​
2:13-25); invito esti pli proksimaj al la personoj en malfacilajhoj
​ ​
... Papo Francisko vizitis roman parohhon; parolado al membroj de
​ ​
Komunio kaj Liberigho: konservu vigla la fajron de via renkonto kun la
mizerikordo de Jesuo; 50a datreveno de la unua meso en la itala
​ ​
lingvo; 150a datreveno de la malkovro de la "kashitaj kristanoj" de
​ ​
Japanio; papo Francisko estos konfesprenanto en la vatikana baziliko;
​ ​
estas preparatoj la tekstoj por la Krucvojo che la Koliseo je Sankta
​ ​
Vendredo, la 13a de aprilo; nova tvitera mesagho ... Movada Informo:
​ ​
kvin mil Esperantaj programoj el Radio Vatikana.

2015-03-05, jhau
La mondumeco malkapabligas nin vidi la malrichulojn vivantajn apud ni
​ ​
(kp. Luko 16:19-31); la Papa Akademio por la Vivo kaj la flegado de la
​ ​
maljunuloj; nova tvitera mesagho
​ ​
Vatikanurbo: nova alvoko favore al tutmonda moratorio pri la
​ ​
mortopuno; Chinio lokighas je la dua loko en la statistiko pri la plej
​ ​
grandaj elspezantoj por la armila industrio; Bruselo: progreso en la
​ ​
batalo kontrau la viruso ebola; Laoso: autoritatuloj decidis, ke
​ ​
preghi por la resanigho de malsanuloj estas malrespekto de la sanitara
​ ​
legho; Libio: la Islama Shtato plifortighis; Brazilo: forta polemiko
​ ​
post grava kazo de koruptado che politikistoj; Meksikio: gravega
​ ​
aresto en la lukto kontrau drogshakristoj.

2015-03-04, mer
Civilizacio, kiu ne havas lokon por maljunuloj, portas en si viruson de la morto
​ ​
La episkopo ne arigas la popolon chirkau si sed chirkau Kristo; danko
​ ​
al la episkopoj de landoj turmentataj de militoj; se oni lernas fari
​ ​
la bonon, Dio abunde pardonas chiun pekon; dankon al la eklezio en
​ ​
Norda Afriko pro ghiaj kuragho kaj cheesto; programo por la vizito de
​ ​
papo Francisko al Napolo en marto; nova tvitera mesagho ... Pekino:
​ ​
Chinio kreskigos preskau 10-procente militajn elspezojn chi-jare;
​ ​
Usono: ekzekuto de mortkondamnita virino denove prokrastita; Karakaso:
​ ​
daure malmolighas la rilatoj inter Venezuelo kaj Usono.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...