Pular para o conteúdo principal

ESPERANTO-KONGRESO EN PAULÍNIA: PLENA SUKCESO!


Je la 14-a kaj 15-a de septembro 2024, okazis en la bela urbo Paulínia la 16-a Kongreso de Esperanto en la ŜtatoSan-Paŭlo. Tiu evento, sub la organizado de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, okazas unufoje en ĉiu jaro, kajreprezentas la plej gravan kulturan manifestacion en tiu brazila ŝtato, koncerne la movadon por diskonigado kajpraktikado de la Internacia Lingvo. Ĉeestis la vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Fernando Maia Jr..Partoprenis pli ol sepdek parolantoj de Esperanto, venintaj el sep brazilaj ŝtatoj. Ĉi tiu estis la lingvo uzata en laprelegoj, diskutoj, kursoj kaj koridoraj babiladoj. Tamen, unu el la ĉambroj en la kongreso estis rezervita porneesperantista publiko, kiu ĉeestis, interesita pri informoj pri tiu kulturmovado jam dissemita en ĉiuj kontinentoj.Dum la malferma ceremonio, estis omaĝitaj pluraj ĵus mortintaj Esperantistoj, kiuj multe kontribuis al la movado enBrazilo.
Jenaj prelegoj estis prezentitaj en la programo de la kongreso: - "Esperanto - la ardanta bonflamo" (SauloWanderley, RJ); "Esperanto, ebla komuna lingvo de BRICS-landoj" (Emílio Cid, SP); "Ĉu sonĝo aŭ realaĵo?" (Elmirdos Santos, RJ); "Esperanto en la Bienalo Rio 2025" (Álvaro Motta, RJ); "La nuntempa laboro de Esperanto-Ambasadejo" (Fábio Silva, MG); "La sep gravegaj pekoj nove vestitaj" (José Progiante, SP); "Emocioj, memoroj,subjektiveco" (Rodrigo Mendonça, SP); "Ĉarlatanaĵoj en jutubo" (Francisco Wechsler, SP); "Couto Fernandes,plurjardeka prezidanto" (James Piton, SP); "Esperantigo de verkoj de Monteiro Lobato" (Jorge Teles, PR);"Programo Mia Amiko" (Adonis Saliba, SP); "Kreema, noviga metodo" (Ismael Ávila, SP); "Fulma kurso deEsperanto" (Cristina Graaf, SP); "Kolektiva intervjuo" (Tatiana Leskova, Rusujo); "Esperanto estas vivanta lingvo"(Emerson Werneck, DF); "Aktivaĵo: vorto-ŝanĝo" (Rodrigo Mendonça, SP); "Paroliga aktivaĵo" (Wilian Gomes, SP);"Esperanto en Rotario" (João Veiga, MG); "Interago: kio vi estas? kiu vi estas?" (Rodrigo Mendonça, SP).
Dum la kongreso, funkciis libroservo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, kun lanĉo de tri novaj titoloj enEsperanto: "Tri noveloj de Graciliano Ramos", "Katarina, la eta" (infanlibro) kaj "Kurba" (kolekto de noveloj originaleverkitaj en Esperanto). Oni ankaŭ montris standon de la institucio "Ludilo-teko", sub la respondeco de TerezaNunes, kunordigando, kaj Cacilda Cabral, Elisabel Chele, Maria Gomes, Maria I. de Paula, Wildes Assis.
Fine de la 16-a Kongreso Esperanto de Ŝtato San-Paŭlo, la ĉeestantoj esprimis sian dankon per varma, longaaplaŭdo al la loka aktivulo James Resende Piton, ĉefa motoro en la loka organizado de la evento — grandasukceso!
El Esperanto Noticias.

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...