Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio kune_fortaj.mp3 Listen on Posterous Kiam antaŭ unu jaro mi komencis aŭdigi sonartikolojn mi estis tute sola. Sed bonŝance post iom da tempo aldoniĝis tri fervoraj kunlaborantoj sen kiuj la sukceso de la Esperanta Retradio ne estus imagebla. Ili pliriĉigas laŭ voĉoj kaj laŭ enhavoj la programojn kaj donas al la entrepreno internacian, eĉ transkontinentan karakteron. Jen do estas bela okazo aŭdi iliajn komentojn pri ilia kunlaboro en la Esperanta Retradio. Laŭ la sinsekvo de ilia unuafoja apero parolas: - Paŭlo Sérgio Viana el Brazilo - Andreo Bach el Pollando - Gian Piero Savio el Israelo Mi dankas al ili pro ilia fidela kunlaboro kiun ili plenumas kun granda entuziasmo. Kun ili la Esperanta Retradio povas daŭrigi la sukcesan agadon por kreskanta tutmonda aŭskultantaro. Paŭlo Sergio Viana: Impona cifero - unu jaro! La Esperanta RetRadio kompletigas unu jaron! Jen bela venko! Mi havas la honoron iomete kontribui por ĝi, kaj m...