Pular para o conteúdo principal

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 533
2014-02-03


KVAR PRELEGOJ EN LA 40-A MALFERMA TAGO LA 10-AN DE MAJO


La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vizitantojn al la MalfermaTago, kiu okazos jam por la 40-a fojo sabaton, la 10-an de majo. La unua Malferma Tago de la CO estis en novembro 1994 kaj ekde tiam tiu ĉi ŝatata aranĝo okazis dufoje en ĉiu jaro.

Kun kvar prelegoj la programo estos pli ampleksa ol kutime. Sub la titolo Interlingvistiko - ĉu nur intelekta ludaĵo?, Detlev Blanke prezentos scienc-stragiajn konsiderojn kaj kelkajn germanajn spertojn tiurilate. En sia prelego La gramatika domo de Esperanto Wim Jansen uzos la domon kaj ĝiajn konstru-aspektojn kiel metaforon por prezenti trajtojn de la Esperanta gramatiko el la vidpunkto de la funkcia gramatiko.

Lige kun la 90-a datreveno de la verkistino Marjorie Boulton, tri tagojn pli frue, Humphrey Tonkin parolos pri ŝi kaj ŝia verkaro. Fine, sub la titolo Nefertito kaj Eĥnatono - drameca epizodo el la egipta historio, WeraBlanke prezentos apenaŭ konatajn eventojn antaŭ 3 mil jaroj en la antikva Egiptio.

En la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj kaj de filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.





Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...

Disvastigado de Esperanto en la Nuna Mondo

Esperanto restas unu el la plej fascinaj lingvoprojektoj de la homaro. Kvankam ĝi ne atingis la statuson de universala lingvo, la komunumo de Esperanto-parolantoj daŭre kreskas kaj adaptiĝas al la ŝanĝiĝantaj bezonoj de la moderna mondo.  Esperanto naskiĝis kun la celo faciligi internacian komunikadon kaj promocii pacon inter diversaj kulturoj. La lingvo estis desegnita por esti facile lernebla, kun logika gramatiko kaj internacie inspiritaj vortoj. Dum pli ol jarcento, Esperanto evoluis de simpla lingvoprojekto al vivanta kulturo kun literaturo, muziko kaj interreta komunumo. En la moderna mondo, la angla ofte ludas la rolon de tutmonda lingvo. Tamen tio alportas multajn problemojn, kiel malegaleco inter denaskaj kaj lernantaj parolantoj, lingva hegemonio kiu povas minaci kulturajn kaj lingvajn diversecojn, kaj ekonomian maljustecon ĉar nur certaj grupoj profitas de la tutmondiĝo de la angla. Esperanto proponas alternativon al tiuj defioj per sia neŭtraleco kaj inkluziva filozofio...