Pular para o conteúdo principal

N-ro 453 - Gazetaraj Komunikoj de UEA




Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 453
2012-05-05


Enhavo:

  1. Historio, nuno kaj estonto en la aprila Malferma Tago
  2. Verko de Karel Čapek en la serio "Oriento-Okcidento"

HISTORIO, NUNO KAJ ESTONTO EN LA APRILA MALFERMA TAGO

D-ro Ulrich Lins estis la ĉefa preleganto en la 36-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28-an de aprilo. La aranĝo allogis 85 vizitantojn kaj okazis precize 50 jarojn post la translokiĝo de la oficejo al la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. D-ro Lins, kiu vizitas la UEA-domon jam de pli ol kvar jardekoj, prelegis dufoje pri personoj, kiujn li renkontis dum siaj vizitoj, kaj pri movadaj eventoj, ligitaj al la CO dum tiu periodo.

La prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán O'Riain, parolis pri la civitana iniciato por la kantado de la Eŭropa Himno en Esperanto. Flory Witdoeckt vivigis la prelegon kantante la himnon kun la vortoj de Umberto Broccatelli. Lige kun la kunsido de la Estraro de UEA ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de TEJO kaj ILEI, kiuj prezentis la agadon de siaj organizaĵoj. Pri TEJO parolis prezidanto Łukasz Żebrowski kaj estrarano Nico Huurman. La ILEI-prezidanto Stefan MacGill rakontis ne nur pri sia organizaĵo sed ankaŭ pri la Esperanto-kurso, speciale kreita kiel kontribuo al la 125-jariĝa jubileo de Esper! anto.

Kiel tradicie, la programo komenciĝis per prezentado de libroservaj novaĵoj kaj finiĝis per respondado de estraranoj de UEA al la demandoj de al publiko. Pro sia kunsido post la Malferma Tago ĉeestis ses el la sep estraranoj. Komence de la lasta programero la publiko ricevis pruvon, ke la gvidado de UEA estas lingve en bonaj manoj, ĉar Katalin Kováts transdonis al prezidanto Probal Dasgupta diplomon pro lia sukceso ĉe la KER-ekzameno. Jam pli frue estis aliaj solenaj momentoj: Claude Nourmont kaj Barbara Pietrzak gratulis kun florbukedo la Honoran Membron de UEA, Mila van der Horst-Kolińska, pro ŝia 85-jariĝo; kaj Ans Bakker, gratulante la jubileantan oficejon, transdonis koverton kun grava donaco por la ciferecigo de kolektoj de ĝia biblioteko.

Samtempe kun la prelegoj oni montris filmojn en alia ĉambro, kie funkciis ankaŭ bazaro de esperantaĵoj. Bone vizitata estis kompreneble ankaŭ la libroservo, kiu vendis librojn kaj aliajn varojn por la suma valoro de 1856,80 eŭroj.

La sekva Malferma Tago de la Centra Oficejo estos sabaton, la 24-an de novembro 2012.

VERKO DE KAREL ČAPEK EN LA SERIO "ORIENTO-OKCIDENTO"

Unu el la novaj libroj lanĉitaj en la aprila Malferma Tago de la Centra Oficejo estas R.U.R., la fama dramo de Karel Čapek (1890-1938), kies dua Esperanta eldono aperis ĉe KAVA-PECH kiel n-ro 47 en la serio "Oriento-Okcidento" de UEA. En Roterdamo la eldonisto Petr Chrdle mem prezentis la libron, kiu precipe famiĝis pro la vorto "roboto". La plena titolo de la verko estas Rossumaj Universalaj Robotoj.

La Esperanta traduko de R.U.R. estis farita kaj unuafoje eldonita en 1926 de Moraviaj Esperanto-Pioniroj. El la klarigo en la dua eldono oni tamen ekscias, ke la reala tradukinto estis Josef Řebiček (1875-1960). Ĉar li mem ne deziris aperi propranome kiel tradukinto, ankaŭ la nova eldono respektas lian deziron sur sia titolpaĝo. La bele realigita reeldono estas ilustrita de Miroslava Tomečková.

La libro havas 119 paĝojn kaj kostas 15,90 eŭrojn.


--
Adonis Saliba
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...