Pular para o conteúdo principal

Reala travivaĵo aŭ sonĝo?

Stazione1a

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

travivajxo_songxo.mp3Listen on Posterous
Aŭtuna scenejo: eta stacidomo de urbeto norde de Viĉenca, en nordorienta Italujo inter Verono kaj Venecio, dek kilometrojn malproksime de la domo de miaj gastigantaj parencoj, pli-malpli je la naŭa matene. La malgranda stacidomo troviĝas meze de tutebena kamparo for de iu ajn domo. La ĉielo estas hele griza; aŭdeblas pepado de birdoj kaj, de malproksime, brueto de trafikigata aŭtoŝoseo.

La pordoj kaj fenestroj de la stacidometo estas fermitaj kaj la loko estas tute senhoma; ĝin ja vizitadas nur laboristoj je fiksitaj horoj por veturi al kaj el la urboj. Flanken irante mi atingas la kajon inter la konstruaĵo kaj la ununura trako, kiu rekte etendiĝas norden kaj suden tra la kamparo. Mi venis ĉi tien por atendi esperantistan amikon. Mankas ankoraŭ 20 minutoj al la alveno de la elsuda trajno, kiun mi atendas. Por min sidi, mi alproksimiĝas al la benko apud la stacidoma muro kaj tiam mi rimarkas sur ĝi, nigran ŝtofvalizeton, ŝajne ujon por filmokamerao âu profesia fotilo.
 
Je la unua momento mi hezitas tuŝi la forlasitan objekton sed tuj poste, perceptante, ke mi ne troviĝas en Israelo, scivoleme mi zorge malfermas la ujon kaj eltiras tute novan filmokameraon, kiu ŝajnas al mi tre konata. Nekredeble! Esplorante la aparaton mi iom ŝokiĝas, ŝajnas al mi sonĝi: temas pri sufiĉe multekosta duonprofesia filmokamerao ĝuste la modelo, kiun antaŭ mia veturado al Italujo, mi decidis aĉeti je mia reveno hejmen. Mi malrapide spiras plenpulme, repakas la aparaton, decidante senhezite transdoni ĝin poste al la policejo de proksima urbeto.

Dum mi pripensas la surprizan strangan koincidon, el la nordo aperas trajno. Ne temas pri la trajno, kiun mi atendas, ĉar ĝi venas el la kontraŭa direkto. Apenaŭ ĝi haltas kaj la aŭtomataj pordoj malfermiĝas, ununura pasaĝero elsaltas el ĝi: tre bela blonda juna knabino, verŝajne dudekjaraĝa aŭ iomete pli, kun senspiriga perfekta silueto, je sensacia minijupo. Kia rava apero! Verdire, mi ĉiam ŝategis blondulinojn, aparte tiuj, kies hararkoloro nomiĝas "venecia blondo", kvankam mi poste, kaj feliĉe, edziĝis kun nigregaharara virino.
 
Ŝi aperas tre maltrankvila, dum senspire kuras al mi! Mi kvazaŭ blindigita admiras ŝian sveltan paŝadon: ĉu temas pri sonĝo? La knabino atingas min, preskaŭ ekparolas al mi, kiam ŝia rigardo falas sur la nigran valizeton apud mi; ŝi tuj plene malstreĉiĝas kaj feliĉe ekkrias "Ho! Dank' al Dio!", profunde spiras pro senpeziĝo kaj sidiĝas apud mi.

Ridetante, ni nin prezentas parolante la venetan dialekton kaj Ĝiulia, tiel ŝi nomiĝas, tre kontenta paroli dialekte, simpatie kaj tumulte klarigas al mi la tutan aferon. Ŝi perlaboras kiel filmmuntisto en la norda urbo kaj ĉiutage veturas al ĝi per la trajno de la sepa matene. Hieraŭ vespere ŝi kunportis hejmen la aparaton por fini iun urĝan taskon. Ĉi-matene, atendante la trajnon, ŝi sidiĝis sur la benko kaj apogis la kameraon apude. Iu vokis ŝin poŝtelefone. Ensorbita en la konversacio, ŝi suriris la trajnon forgesante la valizeton.

Nur proksimiĝante al la urbo, sin preparante por elvagoniĝi, ŝi ekrimarkis la forgeson. En la urba stacidomo, tute streĉita, ŝi apenaŭ sukcesis kapti alian trajnon por reen veturi. Post unu horo de maltrankvila zorgego, ŝi atingis sian elirpunkton kaj... retrovis apud mi la valoran valizeton.

Ŝi kore kaj varme dankas kaj redankas min. Kiam mi rakontas pri mia intenco transdoni la valizeton al la plej proksima policejo, ŝi sincere flatas min deklarante, ke eĉ en la kamparo nuntempe malofte oni renkontas tiom honestan homon! 
 
Nu, bone! Kvaronhoron ĝoje kaj simpatie, tiu rava kanabino kaj mi, tute solaj sur benko en tiu izolita stacidometo, dialekte kaj intime babiladas pri filmado kaj filmmuntado, interŝanĝas fakajn spertojn kaj amuzajn travivaĵojn, ĝis kiam... bedaŭrinde, aperas la elsuda trajno, kiu portas mian samideanon kaj rekondukos la knabinon al la norda urbo. Ĝiulia kaj mi bondezirigas unu al la alia sukceson kaj ĉion bonan.

Subite, ŝi varme kisas min survange kaj forkuras al la trajno. Kompreneble ŝi kisis min kiel patron, aŭ plej verŝajne kiel avon! Domaĝe! Eble en alia tempo... antaŭ iom da kelkdekoj da jaroj... sed ĉiam oni rajtas revi! Sendube, post tiel emociiga malfermo, mi certas, ke la tago estos neforgesebla. Kaj vere tia ĝi estis.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...