Pular para o conteúdo principal

Memorkapablo kaj dormomanko

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Memorkapablo_dormomanko.mp3Listen on Posterous

Ĉu profunda dormo akcelas la cerban funkciadon en alta aĝo? Studaĵo montras statistikan interrilaton: Ju pli malbona estis la dormo, des malpli da griza cerba substanco estis observebla - sekve al tio perdiĝis memorkapablo.

Ŝanĝiĝoj en la cerbo pro la alta aĝo povas evidente ŝanĝi la dormon kaj tiel malakceli la memorkapablon. En cerbostudo esploristoj de la universitato de Berkeley en Kalfornio eltrovis kiel la perdo de griza substanco en la frunta lobo de la cerbo malfaciligas la enskribadon de memoraĵoj en la longtempan memoron. Tiu procedo tamen ne estas aŭtomata konsekvenco de la alta aĝo.

En alta aĝo kutime la memorkapablo iom perdiĝas. Same jam delonge estas konate ke ĉe multaj altaĝuloj la profunda dormo ne bone funkcias. Krome montras pricerbaj studaĵoj ke ĉe maljunuloj en certaj partoj de la frunta lobo ofte perdiĝas la griza substanco kiu konsistas el la ĉelkorpetoj de la nervoĉeloj. La esploristoj eltrovis eblan rektan interrilaton inter tiuj tri fenomenoj.

Studaĵoj jam indikis ke la profunda dormo plifortigas la transdonon de memoraĵoj en la longtempan memoron. Tiuj por tiu dormofazo tipaj delta-cerboondoj devenas de la mezuma antaŭfrunta kortekso - do tiu areo en kiu en alta aĝo ofte perdiĝas griza cerba substanco.

La esploristoj sekve analizis la cerbon kaj la dormoprofilojn de 18 junaj kaj same multaj maljunaj plenkreskuloj. Kaj vere koincidis ĉe la altaĝuloj, kies meza aĝo estis 72 jaroj, reduktita kvanto da griza substanco en la mezuma antaŭfrunta kortekso kun reduktita aktivado de delta-ondoj en profunda dormo.

En plua paŝo la partoprenantoj devis lerni vespere vortoparojn. Tiam la esploristoj testis la informojn 10 minutojn poste kaj post okhora dormofazo en kiu la aktivado de la cerbo estis registrata. Homoj kun malbone funkcianta profunda dormo alportis post plendorma nokto signife malpli bonajn rezultojn en la memortestoj. La memorkapablo ja profitis de la nokta ripozo - sed malpli ol ĉe la junaj partoprenantoj.

La esploristoj akcentas ke la aĝo ne ĉiam influas la memorkapablon. Anstataŭ tio la perdo de griza substanco en la frunta lobo malakcelas la profundan dormon. Tio siavice malfortigas la transdonon de informoj de la hipokampo al la longtempa memoro. Eble plibonigo de la funkciado de profunda dormo - ekzemple per ŝanĝo de konduto, medikamentoj aŭ aliaj terapioj povus bremsi la perdon de mensaj kapabloj en alta aĝo. Laŭ la esploristoj jam pli frua studaĵo  montris ke elektra stimulo de la cerbo povas akceli la profundan dormon kaj la memorkapablon.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...