Pular para o conteúdo principal

Okazis en junia monato



---------- Forwarded message ----------
From: Carlos Maria <carlosmaria1940@gmail.com>
Date: 2013/5/29
Subject: Okazis en junia monato


Juniaj  memorindajxoj gravaj por la E-Movada Historio

 

(Se vi trovos mank- aŭ mis-informojn, bonvolu sciigo Carlos Maria

 

1.... Antaux 89 jaroj (1924) kvardek du membroj de la Akademio de Sciencoj – Instituto de Francio - agnoskis kaj rekomendis Esperanton kaj deklaris la lingvon "majstroverko de logikeco kaj simpleco".

Pliaj informoj cxe: http://www.esperanto-sat.info/article207.html

 

2.... Antaux 84 jaroj (1929) naskiĝis Sylla Magalhães Chaves, prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo de 1978 gxis 1982 krome grava poeto, verkisto kaj tradukisto , inter multaj aliaj kapabloj.

 

3.... Antaux 87 jaroj (1926) naskigxis Walter Augusto Francini, en San-Paŭlo auxtoro de la verkoj: Paroloj al miaj gefiloj, Esperanto sen antauxjugxoj  (analizo de kritikoj kontraux Esperanto), Paroliga kurso, Doutor Esperanto (portugallingva romaneska biografio de Zamenhof), Brazilo: ĉu paradizo de Esperanto?, Trobo meritas internaciigon, Soldato de Kristo, Troboj. Esperantigis poemon Infano de Aglaia Souza da Fonseca kaj plurajn spiritismajn verkojn. Aktivis en bonfara organizaĵo Legio de Bona Volo.

 

5…. Antaux 102 jaroj (1911) naskigxis Gilberto Aquino da Silva Velho, en Kuritibo, ĉefurbo de la ŝtato Paranao (Brazilo), eldonanto de la Informilo Esperanto Notícias.

 

10.... Tago de la Portugala Lingvo. Tiu dato estis elektita ĉar je la 10-a de junio 1580 forpasis Luiz Vaz de Camões, unu el la plej elstaraj poetoj de la portugala lingvo.

 

13.... Antaux 33 jaroj (1980) forpasis Carlos Juliano Torres Pastorino, aŭtoro de gvidlibro por instrui Esperanton per Radio.

 

27.... Antaux 105 jaroj (1908) naskigxis João Guimarães Rosa, elstara brazila verkisto kaj Esperantisto.

 

29.... Antaux 107 jaroj (1906) estis fondita en la urbo Rio de Janeiro la 2-a esperanta grupo de Brazilo, nomita Brazila Klubo ESPERANTO, kies unua prezidanto estis Doktoro Everardo Adolpho Backheuser (prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo de 1907 gxis 1910). 




--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...