Pular para o conteúdo principal

Rekordoj, interesajxoj, jubileo ĉe Lingvo-Studio, L.S, 1984-2014

Rekordoj, interesaĵoj, jubileo ĉe Lingvo-Studio, L.S, 1984-2014

Ĝuste antaŭ 30 jaroj, en fino de februaro 1984 estis fondita nia malgranda entrepreno Lingvo-Studio, kiu estis kaj estas kerno de la nuna Budapeŝta Esperanto-Centro "Eventoj".

Ne multaj firmaoj ĝisvivas tiun aĝon, ĉefe ne en Esperantujo, do ni festas kun ĝojo la datrevenon! Dum la pasintaj 30 jaroj ni funkciis kiel Esperanta sonstudio, eldonejo, redakcio, ni organizis IJS-n, realigis plurajn rekordojn per la gazeto Eventoj, kaj plurajn aliajn kun nia nuna Esperanto-Lingvolernejo.

Kelkaj el niaj fierataj aferoj:

– Antaŭ la interreta epoko dum 10 jaroj ni eldonis la novaĵgazeton Eventoj, kiu per sia 2-semajna (!) aperrito estis tiam la plej ofta Esperanto-informilo. Ĝi havis abonantojn en pli ol 65 landoj...

– Eventoj estis la unua (?) gazeto, kiu havis regionajn represaĵojn: la budapeŝta preseja originalo estis sendita per rapida poŝto al Pollando, Rusio kaj Litovio, kie oni presis kaj distribuis ĝin al enlandaj abonantoj - kun aldono de sia enlanda informilo...

– Eventoj estis la unua Esperanto-gazeto, kiu siatempe registris por si propran interretan domajnon: "eventoj.hu" kaj Eventoj estis la unua, kiu publikigis senpage en interreto sian tutan arkivon! (Pli frue tio ne estis kutimo.)

– La vorton "Lingvo" ni registris por 10 jaroj kiel leĝe protektita varmarko, kaj du niaj universitataj diplomverkoj (ambaŭ pri merkatiko) analizis la agadon de Lingvo-Studio :-)

– Ekde dekkelkaj jaroj ni funkciigas Esperanto-Lernejon en Budapeŝto, kiu estas verŝajne la plej (?) granda en Esperantujo. Tri komplete instalitaj lernoĉambroj en 110 m2, kie la Esperantajn kursojn gvidas 5-8 instruistoj laŭ kontraktoj... Lernis la lingvon ĉe ni ĝis nun pli ol tri mil personoj... (!) - Mi nur bedaŭras iomete, ke pri tiuj sukcesoj oni ne trovas informojn en la revuo de ILEI.

– Laŭ mia scio nia instruila pakaĵo "Sukcese ĝis la E-ekzameno..." estas la plej (?) ampleksa lernilo-kompleto en Esperantujo, konsistanta el pli ol 10 integraj eroj! Ni funkciigas tutlandan libroservon kaj ankaŭ senpagan instruisto-peran servon, kiu proponas 96 privatajn Esperanto-instruistojn al dezirantoj dise en la lando.

– Ekde 2003 ni funkciigas propran, unikan, pagan (!) interretan kurson por hungaroj. NE TEMAS pri la Lernu-kurso, ni mem konstruis propran kurso-sistemon de nulo ĝis B2 (= meza nivelo), sen financado fare de ESF aŭ de alia asocio... Ne estis simple atingi, ke pli ol 4000 homoj elektu nian pagan kurson anstataŭ la senpaga Lernu...

– kaj estas kompreneble multaj aliaj interesaj projektoj.

Pri la pasintaj 30 jaroj de Lingvo-Studio, LS mi kompilis mallongan resumon, kie la fotojn akompanas klarigaj tekstoj. Ĝi estas trovebla ĉe la adreso:  http://www.eventoj.hu/lingvo-studio-jubileo30.htm

La albumo estas publika, por rigardi ĝin vi NE devas esti membro kaj ne devas anticipe registriĝi, sed la plaĉon oni povas signi per la apuda butono :-)

Por komenci la albumon klaku sur la kandelan foton (kun la nombro 30). Dekstre estas legebla la klariga teksto. Se ĝi ne almeteblas al la ekrano, klaku sur la surskribon "Daŭrigo" (aŭ "Vidi pli"). Se vi metas la muson super la bildon, dekstre kaj maldekstre aperas blankaj sagoj por salti al la sekva bildo.

-----
La supra naskiĝtaga albumo montras nur eventoj, ligitajn al Lingvo-Studio - sed ili estas nur malgranda parto de nia agado. Alian duonon – kiel STEB, Kalendaro, reklamkampanjoj de Eo, filmoj, Ret-Info, renkontiĝoj, FB, landa agado, ktp – ni faras kiel volontula laboro en la kadro de Fondaĵo Eszperantó kaj nia loka E-asocio.

László Szilvási, LS

--------
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS
http://www.eventoj.hu

__________________________________________________________________________________________ 
                            Komentu, aldonu vian opinion ĉe : http://www.facebook.com/Ret.Info



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...