Pular para o conteúdo principal

Revoj


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Revoj.mp3 Listen on Posterous

En interparoloj kun konatoj, ni ofte uzas la parolturnon „Mi revas pri...". Revi, signifas intense pensi pri iu dezirinda objekto aŭ situacio. De tempo al tempo ni konsciiĝas, ke nia vivo ne nepre devas aspekti tiel, kiel ĝi aspektas. Kvankam en nia kapo kelkfoje aperas belaj pensoj pri pli bona vivsituacio, ili daŭras nur momenton kaj ni kutime rapide revenas al tio, kio ŝajnas esti por ni pli reala. Tamen kelkaj revoj realiĝas, kelkfoje eĉ grandaj.

Do hodiaŭ ni haltu ĉe kelkaj pensoj koncerne revojn, kiuj estas troveblaj en la pola parto de Vikicitaro kaj devenas de diversaj aŭtoroj. Ekzemple tiu ĉi: „Memoru, ĉio estas ebla! - La hieraŭaj revoj estas la hodiaŭa realeco". Ĉu ne estas esperplene ekscii, ke ĉio eblas? La aŭtoro de la penso diras tion, kaj tuj poste kvazaŭ klarigas al ni, ke ĝuste tio efektiviĝas, pri kio ni pli frue revis. Tio rememorigas al mi iun elstaran gdanskan muzikiston, danke al kies revo en la muroj de iama elektrejo kreiĝis la nuna bela objekto de la gdanska Balta Filharmonio. Unue estis revo kaj post la decido pri ĝia realigo aperis multaj diversaj obstakloj por ĉirkaŭiri. Horoj da interparoloj por supervenki multajn formalaĵojn, por konvinki plurajn decidopovajn personojn pri la senco de la ideo, por ricevi permesilojn, kreditojn ktp.ktp. Sekve imagu fervoron de la artistaro de la gdanska orkestro, kiu sub la gvido de sia direktoro kaj ideodonanto de la projekto propramane ordigadis la tiaman industrian terenon de sia estonta sidejo eksterlabortempe, tute honorofice.

Sufiĉis kelkaj jaroj por nun povi diri: „hieraŭaj revoj estas la hodiaŭa realeco". Alia plaĉa penso tekstas: „Tio, kion oni plej volas fari, estas verŝajne la plej farinda". Alivorte se ni tre volas fari ion, kio elfluas el la profundo de nia koro, ni certe sukcesos. Kaj kvazaŭ daŭrigon de la penso ni povas trovi en la jena citaĵo: „La celo tio estas la tasko, kiun ni starigas al niaj revoj". Ne sufiĉas do revi, sed necesas ankaŭ plenumi konkretajn agojn por realigi precize difinitan celon. La vera revo certe puŝos nin, kaj kiam ni komencos agi, ni certe eksentos la alfluon de nova energio. Tre optimismige sonas ankaŭ alia frazo: „Kiam ni pensas pri la realigado de revoj, ni neniam estas solecaj". Plej verŝajne temas pri tio, ke niaj revoj povas esti tiom fortaj, ke ni tiam kvazaŭ altiras homojn, kiuj akompanas nin, kaj kune kun kamaradoj oni povos ja aliri ĉien. Anstataŭ tio kvazaŭ averta mi trovas la jenan eldiron: „Kiel komforte estas revi, se ni ne devas efektivigi niajn planojn". Ĉe tia sinteno antaŭ ni ankoraŭ longa vojo al sukceso. Multaj ja diras, ke ili revas, sed fakte ili nur sopiras al iu utopio. Sed kiel ni legas en alia citaĵo: „Ĉiu rajtas revi malsame". Tio, pri kio ni revas estas nia propra elekto. Ni estas liberaj inviti pensojn, kiuj gastas en nia menso, kaj ili kutime konsistigas la enhavon de nia vivo.

Mi tute ne intencas instrui kiun ajn, ĉar ne mi elpensis tiujn saĝajn, cititajn tie ĉi, vortojn. Skribante la tekston mi mem kvazaŭ intencas konsciiĝi pri kelkaj veroj, kiuj tiel facile estas perdi. La vivo sen revoj fariĝas griza kaj malplena. La revo estas kutime bona penso, kiu donas sencon, kiu igas nin aktivaj. Ĝi ligiĝas kun nia deziro ŝanĝi ion. Sed por ŝanĝi ion, ni devas fari ion! Valoras do dediĉi tempon por revi, sed ĉio kiel ĉiam dependas de ni. Kaj la lastan diraĵon mi kvazaŭ dediĉas al esperantistoj:

La revo de feliĉuloj estas feliĉigi aliajn".


____________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

ESPERANTO KAJ UNESKO: 70 JAROJ

  Esperanto: La Lingvo de Pacon kaj Komunan Historion La 10-an de decembro 2024, la esperantistaro festos gravan datrevenon: la 70-an jaron de la fama Montevidea Rezolucio, kiu unufoje kaptis la atenton de Unesko al Esperanto. Ĉi tiu historia evento okazis en la Parlamenta Palaco en Montevideo, kie la Ĝenerala Asembleo de Unesko en 1954 formale rekonis la kontribuon de Esperanto al la edukado, kulturo, kaj interkompreno inter popoloj. Esperanto kaj Unesko: Kunlaboro por Pacon kaj Kulturan Riĉecon La Montevidea Rezolucio estas pli ol nur dokumento; ĝi simbolas komunan vizion inter Unesko kaj la esperantista movado por konstrui mondan pacon tra edukado kaj kulturo. Ĉi tiu ligo inspiras generaciojn de esperantistoj, kiuj, malgraŭ stereotipoj, agas kiel antaŭenpuŝantoj de signifaj ideoj. Ili ne nur ludas inter si en lingva ludo, sed strebas efektive ligi kulturojn kaj instigi komunikadon sen baroj. La rezolucio celas krei mondon, kie scienco kaj kulturo plibonigas homajn rilatojn, kaj ...

Salvadoro, Bahio, Brazilo - omaĝas oficiale Esperanton

En solena kaj historia momento por la Esperanto-movado, la kongresaj partoprenantoj estis akceptitaj kaj omaĝitaj de la Konsilantara Ĉambro de Salvadoro, laŭ antaŭa anonco. Ĉi tiu evento, okazanta la 14-an de novembro 2024, substrekas la rekoneblan subtenon de la loka aŭtoritato por la internacia lingvo Esperanto. La omaĝo okazis dum speciala sesio en la Konsilantara Ĉambro Cosme de Farias, organizita de la urba konsilanto Silvio Humberto, kiu profunde rekonas la kontribuojn de la Brazila Esperanto-Ligo (BEL) en la socia kaj kultura disvolviĝo de la lando. Establita en 1907, BEL dediĉis sin al la promociado de egaleco kaj inkluziveco en lingva komunikado, kontribuante al interkultura kompreno inter brazilanoj kaj la internacia komunumo. Kun la temo "Esperanto kaj la scioj, praktikoj kaj kulturoj de Brazilo," la evento altiris atenton al la grava rolo de Esperanto en la brazila edukado kaj kulturo, kaj alportis novan lumon al la laboroj de BEL kaj de la Brazila Esperantista Ju...