Pular para o conteúdo principal

Ĉiama bezono por instruistoj

Audacityrasm1a

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Hasan Shodiev el Kanado

Ĝi estas reago al sonartikolo de Paŭlo S. Viana "Infanoj kun komputiloj"

edukado_hasan_.mp3Listen on Posterous
Audacityrasm1a

Nuntempe la OLPC estas en krizo. Kvankam unu el aktivuloj de OLPC - Nicholas Negroponte de MIT media lab diras pri ĝi: "Ĉi tio estas edukada projekto, ne komputila projekto", fakte, mi opinias ke ĝi restas komputila projekto.

Ni povas diri ke ĉi-tiu projekto estas necesa sed ne estas sufiĉa kondiĉo eĉ por normala, ne revolucia edukado.  La necesa kondiĉo povus esti iloj kiuj helpus al tiaj infanoj en Afriko ne nur trovi diversajn funkciojn kai komandojn de komputilo sed krei ion aŭ solvi problemojn. Ĉar edukado ne temas sole pri sciado, ĝi ankaŭ temas pri kreiva pensado kaj studada sperto.

Kiel Mitchel Resnick, kreinto de facilega programada ilo diras, "Cifereca aŭ diĝita flueco" devas signifi desegnadon, kreadon kaj remiksadon, ne nur foliumadon, babiladon, kaj interagojn.

Oni povas pensi ke programado kiel ilo estas nur por malmultaj homoj, kiuj partoprenis programadan kurson aŭ ke infanoj ne kapablas lerni programadon, do krei programojn. Sed tio ĉi estis la kazo nur ĝis antaŭ la jaro 2007  kiam Dr. Mitchel Resnik de la grupo en MIT disvolvis novan alflugdirekton, aliron en programado, la programado por ĉiuj aĝoj kaj interesoj.

OLPC proponis Python - komputilan lingvon por programado kiel ilon por kreado. Python estas taŭga nek por infanoj nek por homoj kiuj ne ricevis specialan komputilan edukadon.

Ĝi nomiĝas Scratch en angla lingvo. Ĉi tiu nova aliro treege faciligas uzi tiun ilon por kreado kaj kapablas prizorgi novan generacion de kreantoj kaj komfortaj uzantaj infanoj kiuj programadas por esprimi siajn ideojn.

Oni povas sin-elprovi irante al la retadreso:
 scratch.mit.org kaj instali la ilon-platformon por krei ion kion oni volas.

Por ni esperantistoj estus vere grave ke ni kune kontaktu scratch kreantojn kaj traduku komandojn kaj gvidtekston al Esperanto.

Ĉiuj povas lerni, krei kaj ĝui programadon, eĉ tiuj kiuj  estas malproksimaj al programado.  Ĉiuj povas uzi ĝin aktive en ilia penado kaj instruado aŭ plibonigi sian pensadon kreeme, rezonadi sisteme, kaj labori kune: Ĉi tiuj esencaj kapabloj gravas por la 21a jarcento kaj nur instruistoj kapablas aranĝi ĉi tion.

Iuj povas plani siajn proprajn interagajn rakontojn, ludojn, kuraĝigojn kaj dividi siajn kreaĵojn unu kun la alia! Ĉio ĉi estas limigita nur per ilia kreivo kaj imagopovo, skribas Dr. Mitchel Resnik.

En infana nivelo ni do bezonas instruistojn almenaŭ kiel organizantojn de aktivado.

Demando:  Ĉu maŝinoj faros tiun revolucion sen la bezono de instruisto?" Tio estas iomete malklara je la universitata nivelo. Nuntempe ekzistas tre multaj retaj senpagaj kursoj kiel
 coursera.org,udacity.org aŭ de Universitatoj kiel MIT, Harvard ktp. kiuj treege aktivas. Oni povus kredi ke ni staras antaŭ edukada revolucio se ni eĉ ne jam estas transirantaj al revolucio. Eĉ se ni supozas ke ni ne bezonas instruistojn, tiam, kiel ni homoj gvidu nin mem sen kompasa kommunikado, sen komunikado inter instruisto kaj lernantoj? Fakte, ekzistas esploro [1] kio montras ke lernantoj preferas komunikadon pli ol maŝinojn aŭ teknologion.

Kiel en iu ajn aktivado, ni povas kaj devas balancite optimumigi edukadon kaj en ĝi la rolo de instruisto estas neŝanĝebla!
1.    Leo Charbonneau, Students prefer good lecture over latest technology in class. November 21, 2012: http://www.universityaffairs.ca/students-prefer-good-lectures-over-the-latest...

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

ESPERANTO KAJ UNESKO: 70 JAROJ

  Esperanto: La Lingvo de Pacon kaj Komunan Historion La 10-an de decembro 2024, la esperantistaro festos gravan datrevenon: la 70-an jaron de la fama Montevidea Rezolucio, kiu unufoje kaptis la atenton de Unesko al Esperanto. Ĉi tiu historia evento okazis en la Parlamenta Palaco en Montevideo, kie la Ĝenerala Asembleo de Unesko en 1954 formale rekonis la kontribuon de Esperanto al la edukado, kulturo, kaj interkompreno inter popoloj. Esperanto kaj Unesko: Kunlaboro por Pacon kaj Kulturan Riĉecon La Montevidea Rezolucio estas pli ol nur dokumento; ĝi simbolas komunan vizion inter Unesko kaj la esperantista movado por konstrui mondan pacon tra edukado kaj kulturo. Ĉi tiu ligo inspiras generaciojn de esperantistoj, kiuj, malgraŭ stereotipoj, agas kiel antaŭenpuŝantoj de signifaj ideoj. Ili ne nur ludas inter si en lingva ludo, sed strebas efektive ligi kulturojn kaj instigi komunikadon sen baroj. La rezolucio celas krei mondon, kie scienco kaj kulturo plibonigas homajn rilatojn, kaj ...

Salvadoro, Bahio, Brazilo - omaĝas oficiale Esperanton

En solena kaj historia momento por la Esperanto-movado, la kongresaj partoprenantoj estis akceptitaj kaj omaĝitaj de la Konsilantara Ĉambro de Salvadoro, laŭ antaŭa anonco. Ĉi tiu evento, okazanta la 14-an de novembro 2024, substrekas la rekoneblan subtenon de la loka aŭtoritato por la internacia lingvo Esperanto. La omaĝo okazis dum speciala sesio en la Konsilantara Ĉambro Cosme de Farias, organizita de la urba konsilanto Silvio Humberto, kiu profunde rekonas la kontribuojn de la Brazila Esperanto-Ligo (BEL) en la socia kaj kultura disvolviĝo de la lando. Establita en 1907, BEL dediĉis sin al la promociado de egaleco kaj inkluziveco en lingva komunikado, kontribuante al interkultura kompreno inter brazilanoj kaj la internacia komunumo. Kun la temo "Esperanto kaj la scioj, praktikoj kaj kulturoj de Brazilo," la evento altiris atenton al la grava rolo de Esperanto en la brazila edukado kaj kulturo, kaj alportis novan lumon al la laboroj de BEL kaj de la Brazila Esperantista Ju...