Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikoon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Amikeca_rigardo_al_la_lupoj.mp3 Listen on Posterous Ĉu kiam vi estis infanoj, iu provis timigi vin per ekzemplo de tiu aŭ alia besto, kies bildo en via imagokapablo kreskis al multe pli granda dimensio ol ĝi estis efektive? En mia kazo temis pri lupo, kiun mi tiam ankoraŭ neniam vidis, sed oni rakontis al mi, ke ĝi estadas en la arbaro kaj estas multe pli danĝera ol la hundo. Iu alia timigis min, por ke mi ne venu al malluma kelo, ĉar tie estas lupoj kaj ili povas min vori. Bonŝance miaj gepatroj trankviligis min, ke la besto ne aperas en tia arbaro, kiu kreskas proksime de mia domo, do ĝi ne povas viziti nian kelon. Tamen kiam mi estis en nia arbaro, kelkfoje revenadis al mia infana kapo la dubo, ĉu ie tie hazarde..., vi ŝajne divenas, kion mi timetis. La kartvela bestoesploristo Jason Badridze demandita, kiun li preferas - homon aŭ lupon, ...