Pular para o conteúdo principal

Dek-kvin-jara sciencisto

Andromeda1a

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paulo Sergio Viana el Brazilo

dekkvinjara_sciencisto.mp3Listen on Posterous
Nature_andr1a
Neil_ibata1
See the full gallery on Posterous

La tre konata revuo "Nature" estas unu el la plej respektataj en la mondo de scienco. De la jaro 1869 ĝi publikigas pintajn artikolojn, analizojn, esplorojn kaj diskutojn pri diversaj kampoj de  sciencaj konoj. Ĝi  estas  unu el la plej citataj organoj en la sciencista mondo – kio pruvas ĝian altnivelan kvaliton. Ĝiaj kriterioj por publikigo estas  plej rigoraj; tio signifas, ke publikigi tekston en "Nature" estas alta distingo por iu ajn sciencesploristo. Ekzemplo de tio estas la publikigo, antaŭ kelkaj jardekoj, fare de la Nobelpremiitoj Watson kaj Crick, pri la strukturo de DNA – kiu revoluciis biologion.

La unua numero de tiu prestiĝa revuo en ĉi tiu jaro 2013, aperinta la 3-an de januaro, enhavas du atentokaptajn apartaĵojn. La unua estas la temo, kiu elstare okupas la kovrilon: grupo da astronomoj sub la gvido de Rodrigo Ibata, el la Observatorio de Strasburgo, en Francujo, eltrovis kuriozan strukturon en la  Andromeda galaksio. Ĉi tiu spirala, grandega  galaksio, kiu situas je 2,5 milionoj da lumjaroj de Tero, estas la plej proksima de ni, do la plej facile analizebla. La nova esploro montris, ke granda kvanto da satelitaj, etaj galaksioj, kiuj moviĝas interne de la Andromeda, organiziĝis en horizontala tavolo kaj rotacias laŭ sinkrona rapideco. Ili do estas  kunaranĝitaj strukturoj, kiuj iel interkonektiĝas. Por ordinaraj homoj ne estas facile kompreni la gravecon de tiu "ekscita" eltrovo, sed por astronomoj ĝi remalfermas  diskuton pri la nunaj teorioj pri formiĝo de galaksioj en la universo. Sufiĉe grava scienca novaĵo.

La dua kuriozaĵo pri tiu numero de "Nature" estas, ke unu el la kunaŭtoroj de la artikolo, estas Neil Ibata, 15-jara filo de la ĉefa artikolisto. Li estas probable la plej juna kunaŭtoro, kiu sukcesis publikigi ion en tiu selektiva revuo. Ne temas tamen pri protektemo aŭ faciligo de patro al filo. La knabo estis la unua, kiu perceptis, ke la galaksioj rotacias laŭ sinkronaj rapidecoj. Por atingi tiun observon, li elvolvis specialan komputilan programon kaj longe esploris la aferon per ĝi. Tio rajtigis la aperigon de lia nomo, kiel "sciencesploristo" el la liceo kie li studas, en Francujo.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...

Disvastigado de Esperanto en la Nuna Mondo

Esperanto restas unu el la plej fascinaj lingvoprojektoj de la homaro. Kvankam ĝi ne atingis la statuson de universala lingvo, la komunumo de Esperanto-parolantoj daŭre kreskas kaj adaptiĝas al la ŝanĝiĝantaj bezonoj de la moderna mondo.  Esperanto naskiĝis kun la celo faciligi internacian komunikadon kaj promocii pacon inter diversaj kulturoj. La lingvo estis desegnita por esti facile lernebla, kun logika gramatiko kaj internacie inspiritaj vortoj. Dum pli ol jarcento, Esperanto evoluis de simpla lingvoprojekto al vivanta kulturo kun literaturo, muziko kaj interreta komunumo. En la moderna mondo, la angla ofte ludas la rolon de tutmonda lingvo. Tamen tio alportas multajn problemojn, kiel malegaleco inter denaskaj kaj lernantaj parolantoj, lingva hegemonio kiu povas minaci kulturajn kaj lingvajn diversecojn, kaj ekonomian maljustecon ĉar nur certaj grupoj profitas de la tutmondiĝo de la angla. Esperanto proponas alternativon al tiuj defioj per sia neŭtraleco kaj inkluziva filozofio...