Pular para o conteúdo principal

Legado kaj relegado

Engholm1

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

legado_relegado.mp3Listen on Posterous

Esperantistoj plej ofte amas literaturon. Ili pravas, ĉar Esperanto estas bela lingvo, en kiu pulsas abunda originala kaj tradukita verkaro. Prave oni diras, ke literaturo estas baza kondiĉo por konsideri lingvon vivanta. Se ni volas, ke Esperanto plu sekvu sian vojon al firmiĝo kiel kulturlingvo, tiam ni devas flegi  ĝian literaturon. Nuntempe, oni iom diskutas, ĉu interreto favoras aŭ malfavoras floradon de tiu aspekto de nia lingvokulturo – ĉu la homoj plu emas legi tradiciajn paperajn librojn. Mi trovas tiun diskuton iom vana. Mi preferus konsideri la demandon, kial iuj verkoj fariĝas klasikaj kaj daŭre relegataj, de generacio al generacio, dum aliaj aperas sur la vendejaj bretoj kaj tuj poste malaperas por ĉiam en la keston de forgeso.

Alivorte, kial iuj verkoj fariĝas "klasikaj", kaj aliaj, ne. Oni kutime diras, ke klasika verko estas tia, ke oni neniam elĉerpas tion, kion ĝi havas por diri. Sendepende, ĉu oni  legas ĝin papere aŭ en komputila eldono. Iel ajn, relegado de bonaj verkoj estas  riĉa sperto. Ni devus pli regule  doni al ni iom da tempo por tio.

Ĉirkaŭ mia 20-jaraĝo mi legis la klasikaĵon de originala literaturo en Esperanto, "Al Torento", de la svedo Stellan Engholm (foto). Mi bone memoras la tiaman raviĝon. Simpla, ŝparema teksto, kiun eĉ komencanto povas legi. Lingvaĵo pura, flua, agrabla, modela. Rakonto kun ia plaĉa naiveco, plena je idealismo, kun tuŝo de romantikismo, en ĝusta mezuro. Homamo spicita per delikata poezio. Mi ne plu forgesis tiun impreson pri literaturo en stato de pureco.

Post preskaŭ kvin jardekoj, mi reprenas "Al Torento", nun sur la ekrano de komputilo. Alia impreso, malsama  sed ne malpli frapanta. Nun mi perceptas la veran talenton de la verkisto, la klopodon verki simple, sen glito en banalecon. La zorgemon rakonti  historion senmakulan kaj verŝajnan, la senornaman stilon, en kiu de tempo al tempo aperas nuancoj de diskreta rafiniteco. Ia subtila perlo.

Kvarfoje mi legis "Dom Casmurro" (fama romano de Machado de Assis, la plej talenta brazila verkisto). Je la unua legado, mi estis preskaŭ samaĝa kiel la juna Capitu (la heroino en la rakonto), kaj estis evidente, ke ŝi perfidis Bentinho; je la dua, evidente Bentinho estis paranoja kaj maljuste agis kontraŭ la junulino kun "tajdaj okuloj"; je la tria, mi komprenis, ke Capitu ne perfidis, kaj ke Bentinho estis malforta, samseksema neŭrozulo; je la kvara legado, fine, aperis la granda protagonisto en la historio – la dubo; vivi estas elteni dubon. Mi tute ne imagas, kio min atendas, okaze de la kvina legado.

Literaturo estas ia magio.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...

Disvastigado de Esperanto en la Nuna Mondo

Esperanto restas unu el la plej fascinaj lingvoprojektoj de la homaro. Kvankam ĝi ne atingis la statuson de universala lingvo, la komunumo de Esperanto-parolantoj daŭre kreskas kaj adaptiĝas al la ŝanĝiĝantaj bezonoj de la moderna mondo.  Esperanto naskiĝis kun la celo faciligi internacian komunikadon kaj promocii pacon inter diversaj kulturoj. La lingvo estis desegnita por esti facile lernebla, kun logika gramatiko kaj internacie inspiritaj vortoj. Dum pli ol jarcento, Esperanto evoluis de simpla lingvoprojekto al vivanta kulturo kun literaturo, muziko kaj interreta komunumo. En la moderna mondo, la angla ofte ludas la rolon de tutmonda lingvo. Tamen tio alportas multajn problemojn, kiel malegaleco inter denaskaj kaj lernantaj parolantoj, lingva hegemonio kiu povas minaci kulturajn kaj lingvajn diversecojn, kaj ekonomian maljustecon ĉar nur certaj grupoj profitas de la tutmondiĝo de la angla. Esperanto proponas alternativon al tiuj defioj per sia neŭtraleco kaj inkluziva filozofio...