Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 541 2014-04-29 ISAE SENPAGE DISPONIGAS PLI OL 60 JAROJN DE SIA REVUO Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) ĵus havebligis en Interreto ampleksan arkivon de sia periodaĵo Scienca Revuo . Ĉirkaŭ 2000 artikoloj el la periodo 1949-2014 estas nun legeblaj en PDF-formato, skanitaj kunlabore inter ISAE kaj Interkultura Centro Herzberg . Serĉilo ebligas trovi artikolojn, ekzemple, lau verkinto aŭ titolo. La senpage alirebla arkivo troviĝas ĉi tie . Scienca Revuo estas grava kaj tradicia periodaĵo en Esperanto. Ĝi aperas ekde 1949 kaj estas daŭrigo de Internacia Scienca Revuo , fondita en 1904. Krom publikigi sciencajn artikolojn el ĉiaj fakoj ĝi havas ankaŭ sekciojn pri terminologio, pri scienco kaj socio, kaj pri la rilato inter scienco kaj Esperanto. ISAE fondiĝis en 1906 kiel la unua esperantlingva asocio de fakuloj el ĉiuj sciencaj kampoj kaj interesatoj pri sciencaj aferoj. Ĝi estas aliĝinta al UEA kaj ekde 2...