Pular para o conteúdo principal

Fwd: [Esperanto@Brazilo] BEL Informas 11/2014


 

n-ro 11/2014

   
 la 25an de aprilo 2014  25 de abril de 2014 
     

 

 

Geraldo Mattos

Foto: Joaquim Mariano.

      
 Bedaŭre, BEL kaj BEJO informas, ke nia kara profesoro Geraldo Mattos forpasis la 23-an de marto 2014, en Kuritibo, Paranao. Ni publikigas laŭpermese leteron de Ivan Colling, nome de la Paranaa Esperanto-Asocio - PEA, kiu honore rememorigas al ni la gravecon de Prof. Geraldo Mattos.  Com tristeza BEL e BEJO informam o falecimento do nosso caro professor Geraldo Mattos no dia 23 de março de 2014 em Curitiba/PR.  Publicamos abaixo carta de Ivan Colling, da Associação Paranaense de Esperanto, que nos relembra a importância do Prof. Geraldo Mattos.  
      
 "Kun bedaŭro mi sciigas vin pri la forpaso de Prof. D-ro Geraldo Mattos Gomes dos Santos, 82-jara, eksa prezidanto de Akademio de Esperanto – cetere, akceptita en la Akademio en 1970, li estis ties dua plej antikva ano. Li estis lingvisto, emerita profesoro de Federacia Universitato de Paranao kaj de Pontifika Katolika Universitato de Paranao - PUCPR (li estas la aŭtoro de la teksto de la Himno de PUCPR).  "Com pesar informo-lhes sobre o falecimento do Prof. Dr. Geraldo Mattos Gomes dos Santos, 82 anos, ex-presidente da Academia de Esperanto – tendo sido aceito na Academia em 1970, era seu segundo membro mais antigo. Linguista, professor emérito da Universidade Federal do Paraná e também da Pontifícia Universidade Católica do Paraná - PUCPR (é o autor do texto do Hino da PUCPR).

 

 
      
 Lia vasta verkaro estas plurfaceta: ĝi inkluzivas lingvistikajn studojn pri la portugala kaj pri Esperanto - kun emfazo pri la origino de la Internacia Lingvo kaj ties strukturo; lin speciale allogis la problemo de esperantaj participoj -, tudojn pri instruado de tiuj du lingvoj, poemojn kaj romanojn originale verkitajn en Esperanto.  Sua vasta obra é multifacetada: inclui estudos linguísticos de português e de Esperanto (no que se refere ao Esperanto, sua ênfase era a origem da língua e sua estrutura; de seu especial interesse era o problema dos particípios em Esperanto), estudos sobre ensino de português e de Esperanto, poemas e romances originalmente escritos em Esperanto.  
      
  Esperanton li lernis en 1947-1948.  Li estas iama prezidanto de Paranaa Esperanto-Asocio, kaj ankoraŭ en 2011 kaj 2012 li gvidis serion da prelegoj en Esperanto pri diversaj aspektoj de la gramatiko de ĉi tiu lingvo kaj pri ĝenerala lingvistiko en la sidejo de la Asocio, en Kuritibo. En junio 2013 li ĉeestis la reinaŭguran ceremonion de Stel-Domo en la tereno de Pontifika Katolika Universitato de Paranao.  Aprendeu Esperanto em 1947-1948. Foi presidente da Associação Paranaense de Esperanto e, ainda em 2011 e 2012, proferiu uma série de palestras em Esperanto sobre diversos aspectos da gramática desta língua, bem como sobre linguística geral, na sede da Associação, em Curitiba. Em junho de 2013 esteve presente na cerimônia de reinauguração da Casa Estrela no terreno da PUCPR.  
      
 Lastoktobre li estis trafita de cerbovaskula akcidento, kaj ekde tiam lia kuracado okazis parte en malsanulejo, parte hejme. En la 8-a de Marto, grupo da esperantistoj vizitis lin, kaj li kun granda malfacileco babilis kun ni, en Esperanto kaj en la portugala. Li daŭre estis bonhumora kaj lia menso estis vigla.  Em outubro passado, sofreu um acidente vascular cerebral e desde então seu tratamento vinha ocorrendo intercalando-se entre internações hospitalares e tratamento na residência. No dia 8 de março, um grupo de esperantistas o visitou; com grande dificuldade conversou conosco, um pouco em Esperanto, um pouco em português. Estava bem-humorado e sua mente continuava ágil.  
      
 Dimanĉe, la 23-an de Marto, li estis en sia hejmo kaj forpasis dumdorme, proksimume je tagmezo. La funebra vigilo okazis en la Vertikala Tombejo de Kuritibo, ĉe Strato Konrad Adenauer, 940, en Kvartalo Tarumã, kie okazis la entombigo la 24-an de Marto 2014.  No domingo, dia 23 de março, estava em sua residência e faleceu durante o sono, por volta do meio-dia". O velório ocorreu no Cemitério Vertical de Curitiba, Rua Konrad Adenauer, 940, no Bairro Tarumã, e o sepultamento em 24 de março.  
      
 Konsternite,


Ivan."

 

Consternado,

Ivan"

 
      
  Ĉu tamen tiu estis adiaŭo al unu el niaj majstroj? Ni preferas pensi, ke ne. Homoj restas ĉe ni per rememoroj kaj ĉefe per siaj 
faroj. Per vasta kontribuo al la E-komunumo, Prof. Geraldo Mattos certe restos longe inter ni.
 
 Mas, este foi um adeus a um de nossos "mestres"?  Preferimos pensar que não. Pessoas permanecem conosco por meio das lembranças e principalmente por seus feitos. Por sua vasta contribuição ao Esperanto, o Prof. Geraldo Mattos certamente restará longamente entre nós.  
  Respektoplene, Respeitosamente,  
 BEL/BEJO  BEL/BEJO 
      
      
 Raporto pri la cifereca disvastiga kampanjo en aprilo  Relatório da Campanha de divulgação digital em abril  

 En aprilo nia kampanjo aktivis dum 11 tagoj, kaj ĝi aperis al 11.867 retumantoj, el tio rezultis 305 novaj vizitantoj al nia portalo.  No mês de abril nossa campanha esteve ativa durante 11 dias, sendo exibida a 11.867 internautas, o que resultou em 305 novos visitantes ao nosso portal.  

 Kunlaboru ankaŭ vi per R$ 10,00 monate por ke ni povu porti nian mesaĝon dum la tuta monato.  Colabore você também com R$ 10,00 mensais para que possamos levar nossa mensagem durante todos os dias do mês.  

www.esperanto.com.br/digital

BEL

      
      
 

Gravatao: 4-a Pernambuka Simpozio de Esperanto

 

Gravatá: IV Simpósio Pernambucano de Esperanto

 
       
  La 27-an de aprilo, de la 14-a ĝis la 17-a, en Gravatao, Pernambuko, okazas la 4-a Pernambuka Simpozio de Esperanto.  No dia 27 de abril, das 14h às 17h, em Gravatá/PE, acontece o IV Simpósio Pernambucano de Esperanto. 

 Pli da informo en la paĝaro de la Pernambuka Esperanto-Asocio:  Mais informações na página da Associação Pernambucana de Esperanto: 

www.esperanto-pe.org.

Wendel Pontes

      
      
 

Atenton! BEL Informas volas scii: kiuj estas niaj venontaj eventoj?

 

Atenção! O BEL Informas quer saber: quais são nossos próximos eventos?

 
      
 Sennombro da eventoj okazas en Brazilo dum la tuta jaro. Parto de la misio de Brazila Esperanto-Ligo estas ilin disvastigi al ĉiuj, kaj BEL Informas estas komunikservo je la dispono de nia tuta komunumo. Sendu al ni novaĵojn pri eventoj en via regiono - miloj da homoj scios pri ili kaj igos ilin sukcesaj pere de nia BEL Informas.

Ni atendas viajn informojn!

 São inúmeros os eventos de Esperanto no Brasil durante todo o ano. Uma das missões da Liga Brasileira de Esperanto é divulgá-los, e o BEL Informas é um serviço que está à disposição de toda a comunidade. Conte-nos de eventos em sua região - milhares poderão inteirar-se deles e garantir seu sucesso com nossoBEL Informas.

Estamos aguardando!

 

 Klaku ĉi tie por scii kiel sendi viajn novaĵojn.  Clique aqui para saber como enviar suas novidades.  
  Teamo de BEL Informas Equipe BEL Informas  
      
      
 Aliĝu al niaj komunumoj ĉe Facebook kaj Google +  Conecte-se a nossas comunidades no Facebook e Google +  
 Facebook  Google Plus  
      
 

BEL invitas: vizitu kaj ŝatu nian paĝon ĉe facebook!

 

BEL convida: visite e curta nossa página no face!

 
     

www.facebook.com/brazilaesperantoligo

      

 

Você já se refiliou à BEL ?

 

FOTO Libroservo

 Novaj en via BEL@Butiko:  Novos em sua BEL@Butiko: 

Geraldo Mattos em sua BEL@Butiko:



Geraldo Mattos legou ao Esperanto uma vasta obra intelectual, que abrange métodos de aprendizado, análises linguísticas, poesia e prosa, teatro e traduções. Convidamos a todos os samideanos a revisitarem ou conhecerem essas obras, das quais pelo menos 13 constam em nosso acervo. O estudo do Esperanto é uma das melhores homenagens àqueles que se dedicaram tão profundamente ao enriquecimento da cultura humana internacional.

Visite:

BEL@Butiko
 

belabutiko@esperanto.org.br 

      

www.belabutiko.esperanto.org.br

 

 

Francisco Mattos

 

Ni laboru kune!

    
 
Boletim bilíngue da Liga Brasileira de Esperanto
Dulingva bulteno de Brazila Esperanto-Ligo
 
SDS Ed. Venâncio III Sala 303, Brasília - DF, CEP 70.393-902
Telefones: (61) 3226-1298  Fax: (61) 3226-4446
 
Kunlaborantoj: Affonso Soares, Anna Lobo, Antonio Felix, Bert Schumann, Carlos Pereira, Diego Ribeiro, Emmanoel Lima, Emilio Cid, Eurípedes Barbosa, Evandro Avellar, Evandro Caboclo, Fabiano Henrique, Fabio Monteiro, Fabio Santos, Fernando Maia, Flávio Gomes, Francisco Mattos, Joe Bazilio, Luís Guilherme Jardim, Márcio Santos, Paulo Nascentes, Paulo Sérgio Viana, Rafael Zerbetto, Walter Fontes, Wesley Jefferson.
 
Sendu kontribuojn al bel.informas@gmail.com
 
   
 

FOTO Email

 
   
  

www.esperanto.com.br/bel

 

 




Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

ESPERANTO KAJ UNESKO: 70 JAROJ

  Esperanto: La Lingvo de Pacon kaj Komunan Historion La 10-an de decembro 2024, la esperantistaro festos gravan datrevenon: la 70-an jaron de la fama Montevidea Rezolucio, kiu unufoje kaptis la atenton de Unesko al Esperanto. Ĉi tiu historia evento okazis en la Parlamenta Palaco en Montevideo, kie la Ĝenerala Asembleo de Unesko en 1954 formale rekonis la kontribuon de Esperanto al la edukado, kulturo, kaj interkompreno inter popoloj. Esperanto kaj Unesko: Kunlaboro por Pacon kaj Kulturan Riĉecon La Montevidea Rezolucio estas pli ol nur dokumento; ĝi simbolas komunan vizion inter Unesko kaj la esperantista movado por konstrui mondan pacon tra edukado kaj kulturo. Ĉi tiu ligo inspiras generaciojn de esperantistoj, kiuj, malgraŭ stereotipoj, agas kiel antaŭenpuŝantoj de signifaj ideoj. Ili ne nur ludas inter si en lingva ludo, sed strebas efektive ligi kulturojn kaj instigi komunikadon sen baroj. La rezolucio celas krei mondon, kie scienco kaj kulturo plibonigas homajn rilatojn, kaj ...

Salvadoro, Bahio, Brazilo - omaĝas oficiale Esperanton

En solena kaj historia momento por la Esperanto-movado, la kongresaj partoprenantoj estis akceptitaj kaj omaĝitaj de la Konsilantara Ĉambro de Salvadoro, laŭ antaŭa anonco. Ĉi tiu evento, okazanta la 14-an de novembro 2024, substrekas la rekoneblan subtenon de la loka aŭtoritato por la internacia lingvo Esperanto. La omaĝo okazis dum speciala sesio en la Konsilantara Ĉambro Cosme de Farias, organizita de la urba konsilanto Silvio Humberto, kiu profunde rekonas la kontribuojn de la Brazila Esperanto-Ligo (BEL) en la socia kaj kultura disvolviĝo de la lando. Establita en 1907, BEL dediĉis sin al la promociado de egaleco kaj inkluziveco en lingva komunikado, kontribuante al interkultura kompreno inter brazilanoj kaj la internacia komunumo. Kun la temo "Esperanto kaj la scioj, praktikoj kaj kulturoj de Brazilo," la evento altiris atenton al la grava rolo de Esperanto en la brazila edukado kaj kulturo, kaj alportis novan lumon al la laboroj de BEL kaj de la Brazila Esperantista Ju...