segunda-feira, 1 de outubro de 2012

Al nia lingvo



Al nia lingvo

J. Baghi


Vi bela lingvo Esperanto.

En mi la penso jam ne mutas,

Parolas sentoj en la kanto,

En kiuj vin mi nun salutas

Ho, kie estas via lando? –

Demandas homoj. La respondo:

La lingvoland´ de Esperanto

Jam estas nia tuta mondo.

Al tuta mond' vi apartenas.

Al alto levas vi la homon.

Kaj kiu vin en koro tenas,

De vi ricevas belan bonon.

Al tuta mondo venas amo

Per nova sento, kormuziko.

Vi faras pacon el malbono

kaj fraton el la malamiko

Vi donis al mi, Esperanto,

Kulturon novan kaj laboron.

Sed kion donu mi, lernanto?

Akceptu mian tutan koron.


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Nenhum comentário:

Postar um comentário