Pular para o conteúdo principal

Ekologia agrikulturo


ekologia_agrikulturo.mp3Listen on Posterous
La industria agrikulturo neglektas la fakton ke plantoj kaj bestoj plej bone kreskas se ili vivas en la ĝusta ekologia medio. Oni kultivas unu planton en grandegaj areoj, aldonas industrian sterkon kaj pesticidojn kontraŭ nedezirataj plantoj kaj bestoj. Tio ankaŭ funkcias, sed la kostoj  por tia sistemo estas enormaj kaj la grundo iom post iom dezertiĝas, la vivo en ĝi malaperas. Dum tiu industria agrikulturo en la industriaj landoj de la norda hemisfero ankoraŭ sufiĉe bone funkcias kvankam necesas subteni la tutan sistemon per ĉiam pli da subvencioj, en la cetera mondo la industria agrikulturo detruas la ekologiajn sistemojn kaj kaŭzas dezertiĝon kaj malsaton.

La agrikulturistoj en la sudaj landoj nek havas la monon por grandaj maŝinoj, nek por industria sterko, nek por pesticidoj, nek por genteknike modifitaj semoj. Kaj por ili daŭrigebla produktado estas vivnecesa. Kaj tio estas ebla per biologia agrikulturo kiu profitas de la ekologiaj avantaĝoj de la inteligenta kombinado de plantado de reciproke utilaj plantoj.

Unu el la grandaj nutroplantoj estas maizo, ĝi devenas el Meksikio kaj disvastiĝis en la tuta mondo. En Meksikio agrikulturistoj kombinas la plantadon de maizo kun faboj kaj kukurbo. La faboj provizas al la maizo la necesan nitrogenon. La folioj de la kukurbo kovras la grundon kaj tiel protektas ĝin kontraŭ sunradiado kaj elsekiĝo. La rikoltoj estas altaj, la kvalito elstare bona kaj la produktado estas daŭrigebla. Familio jam bone povas nutri sin per kelkaj hektaroj da grundo kaj eĉ povas vendi parton de la rikolto en la loka merkato.

Alia tre impresa ekzemplo de ekologia agrikulturo estas la forpel-allog-metodo (angle: push pull). Ankaŭ tie temas pri inteligenta kombino de tri plantoj por profiti de la evidentaj avantaĝoj rilate al kostoj, rikolto kaj daŭrigebla produktado. La tri plantoj estas maizo, desmodiumo kaj elefanta herbo. La ĉefa nutroplanto maizo en tiu triopo estas minacata de du malamikoj: Unu estas planto, nome strigao kiu parazite nutras sin de la radikoj de la maizo-planto kaj alia estas papilio "trunkoboranto" kies larvoj forvoras precipe la trunkon de la maizo-planto. La desmodiumo-planto forpelas per sia odoro la malamikan papilion, dum la elefanta herbo havas odoron kiu logas la papilion en kaptilon. Desmodiumo krome protektas la maizo-planton kontraŭ la parazita planto strigao kaj per siaj folioj kovras la grundon kaj tenas ĝin tiel humida. Desmodiumo kaj elefanta herbo krome servas kiel voraĵo por dombestoj.

Tiel agrikulturistoj povas sendepende de la konzernoj de la agroindustrio daŭrigeble produkti altkvalitajn nutraĵojn kaj samtempe protektas la medion.

En la sekva filmeto oni vidas kiel agrikulturistoj en la vilaĝo Sikata en Kenjo uzas tiun metodon.

Embedded media -- click here to see it.


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...