Pular para o conteúdo principal

Premiitoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 551
2014-08-03


Enhavo:

  1. Premio Deguĉi al Stano Marček
  2. Fondaĵo Grabowski premiis Marjorie Boulton

PREMIO DEGUĈI AL STANO MARČEK

Premio Onisaburo Deguĉi, "la esperantista pacpremio", estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

Laŭ sia regularo la Premio Deguĉi estas asignata pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro Zamenhof kaj al instruoj de Onisaburo Deguĉi, kaj pro kontribuo al la celo de UEA kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Per decido de la Estraro de UEA, la Premio Deguĉi de la jaro 2014 estis aljuĝita al s-ro Stano Marček el Slovakio pro lia longtempa agado kiel instruisto de Esperanto en multaj landoj kaj pro lia ĵurnalisma agado kiel redaktoro de multaj Esperanto-gazetoj. Dum la anonco pri la decido de la Estraro en la Solena Fermo de la 99-a Universala Kongreso en Bonaero, aparte elstarigita estis la eksterordinara sukceso de lia lernolibro Esperanto per rekta metodo, aperinta jam en 34 nacilingvaj eldonoj. La libro estas akompanata de modernaj metodikaj helpiloj kaj didaktika materialo.

Ĉar Stano Marček ne povis partopreni la kongreson en Bonaero, la premio estos transdonita al li en alia Esperanto-renkontiĝo post la UK.


FONDAĴO GRABOWSKI PREMIIS MARJORIE BOULTON

En la Solena Fermo de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero estis anoncita la decido de Fondaĵo Grabowski asigni premion al la eminenta Esperanta verkistino Marjorie Boulton , kiu en majo festis sian 90-an naskiĝdatrevenon.

Fondaĵo Grabowski de UEA estis kreita antaŭ 30 jaroj per donaco de la pola-venezuela esperantisto  Adam Goralski por subteni la tutmondan Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj, precipe por originala kaj tradukita beletro. Ĝia juĝkomisiono konsistas el Ulrich Lins (Germanio), István Ertl (Luksemburgo) kaj Shi Chengtai (Ĉinio).

La premio konsistas el monsumo de 1150 usonaj dolaroj. Marjorie Boulton ricevas ĝin kiel rekonon pro sia tuta vivoverko, kiu inkluzivas multajn pintajn verkojn de la Esperanto-literaturo, kiel ekzemple la poemarojn Kontralte, Eroj kaj aliaj poemoj, Rimleteroj (kun William Auld) kaj Du el (kun Pol Thorsen); la novelaron Okuloj; la dramkolekton Virino ĉe la landlimo; la biografion Zamenhof, aŭtoro de Esperanto; la biografian-literaturan studon Poeto fajrokora: la verkaro de Julio Baghy; kaj la popularan progresigan legolibron Faktoj kaj fantazioj.

Marjorie Boulton estas membro de la Akademio de Esperanto kaj Honora Membro de la Akademio Literatura de Esperanto.

UEA PREMIIS DEK UNU ELSTARAJN AGANTOJN

En la Solena Fermo de la 99-a UK en Bonaero estis anoncitaj la nomoj de 11 ĉi-jaraj ricevantoj de Diplomo pro Elstara Agado kaj de Diplomo pro Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

Diplomo pro Elstara Agado:

Esperanto-Asocio de San-Paŭlo(Brazilo) pro modela funkciado kiel memsubtena kaj vigla Esperanto-centro;

Rubén Diaconu
(Argentino) pro kluba agado kaj redaktado de la bulteno de Argentina Esperanto-Ligo;
Ellen Eddy(Usono) pro longtempa prizorgado de Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK);
Gotoo Hitosi(Japanio) pro la verko Biografia leksikono de la japana Esperanto-movado;
Wim Jansen
(Nederlando) pro la 12-jara gvidado de la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo;
Christer Kiselman(Svedio) pro scienca kaj interlingvistika agado kaj eldonado;
So Gilsu(Korea Respubliko) pro prelegvojaĝo! j en Azio kaj ĝenerala agado, i.a. kiel estrarano de UEA.

Diplomo pro Elstara Arta Agado:

Sten Johansson (Svedio) pro verkista kaj eldona agado;
Dmitrij Ŝevĉenko (Rusio) pro eldona agado;

Bertilo Wennergren (Germanio) pro kontribuo al la Esperanta rokmuziko;
Eugène de Zilah (Francio) pro verkista agado kaj eldonado de la revuo La Gazeto.


-- 



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...