Pular para o conteúdo principal

Ĉu piednoto sufiĉas por Akademia prestiĝo?


Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

filmo_piednoto.mp3Listen on Posterous

Pri la surpriza israela filmo "Piednoto"

La 24-an de januaro oni oficiale anoncis, ke la israela filmo "Piednoto" estas unu el la kvin kandidatoj por la Oskar-premio en la kategorio de fremdlingvaj filmoj. La 25-an de februaro la decida juĝantaro elektos inter ili la plej bonan fremdan filmon por la jaro 2011. Ĉar ankaŭ la irana filmo "Separo" estas inter la favoratoj, la konkurso iomete akiris spican patriotan aspekton.

Kiam mi spektis ĝin antaŭ kelkaj monatoj, mi tre ŝatis la filmon "Piednoto" sed nur post kelkaj klarigoj mi ĝisfunde komprenis la priskribitajn travivaĵojn. Do indas, ke ni komencu per tiaj klarigoj.

Piednoto estas noto (t.e. mallonga teksto) metita je la subo de paĝo en libro aŭ artikolo. La noto povas doni fontindikon por subparto de la tuta teksto.

La Talmudo estas unu el la sanktaj tekstoj de judismo. Male al la Biblio, ĝi ne estas agnoskata de aliaj religioj. Ĝi konsistas el kolekto de diskutoj inter saĝuloj kaj majstroj (rabenoj) pri la signifo kaj aplikoj de la skriba Biblio.

La filmo temas pri patro kaj filo, ambaŭ profesoroj en la fako pri Talmudo de la hebrea universitato de Jerusalemo.

La patro, Eliezer Skolnik, prezentas figuron de laika filologo, esploristo per la malnovaj metodoj ne plu laŭmodaj. Li ja ankoraŭ instruas kaj prelegas sed en la vasta aŭditorio sidas ununura studentino.

Li, kun granda sindeteno kaj vizaĝo, kvazaŭ skulptita en roko, jam dudek jarojn sopiras ricevi la nacian premion. Sed ĝuste lastatempe li maltrafis la gloron, ĉar lia kolego kaj rivalo publikigis sian esploron antaŭ li.

Tiel, post dekoj da jaroj de esplora laborado, subite la monumenta esplora verko de profesoro Eliezer Skolnik fariĝis senvalora kaj li povas fieri nur pri unufoja citaĵo de sia nomo en "piednoto" de la plej grava libro de sia majstro, ege fama filologo.

La filo, Uriel Skolnik, modera religiulo verŝajne por konveneco, gajnis, male al sia patro, grandan popularecon kaj eĉ akademian prestiĝon, kiam fariĝis membro de la nacia scienca Akademio. Lia patro abomenas la modernajn filologiajn esplormetodojn de sia filo, pri kies oni konsideras lin fidela reprezentanto.

Dum la maljuna profesoro piediras hejmen, li ricevas telefonan komunikon el la ministerio pri edukado, kiu sciigas al li, ke ĉijare li ricevos la nacian premion por sia elstara laboro. La morgaŭan matenon aperas en la ĵurnalo informo, ke profesoro Skolnik ricevos la nacian premion kaj samtempe la komitato por la naciaj premioj urĝe kunvokas la junan profesoron Skolnik.

La komitatestro informas Uriel Skolnik, ke bedaŭrinde okazis eraro de persono, kaj ke ĝuste li, ne sia patro, estas la gajninto de la nacia premio. Ekde tiu ĉi momento, la eventoj freneze sekvas unu la alian en streĉa etoso ĝis la tute neatendita konkludo de la filmo.

Por tiuj, kiuj deziras krei al si ideon pri la etoso de "Piednoto", mi alkroĉas ĉi tie mallongan esperantigitan antaŭfilmon:


_____________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...