Pular para o conteúdo principal

Plej gravas lerni bonan paroladon


kurso_parolado.mp3 Listen on Posterous

En la jaro 1972 mi akiris ŝtatan diplomon pri la instrukapablo de Esperanto en mezgradaj lernejoj. Tamen kiel studento de entreprena mastrumado mi ne intencis instrui Esperanton en mezgradaj lernejoj kaj mankis al tio ankaŭ la lernejoj en kiuj mi tiam povus instrui.

Mi tamen verkis kurson en kiu mi trovis novan aliron al Esperanto. Nome mi eliris de la fakto ke gejunuloj inter 14 kaj 18 jaroj ja jam scias sufiĉe multe pri aliaj lingvoj, precipe pri la propra. Do mi pensis ke estas avantaĝe profite uzi tiujn sciojn kaj konstrui sur ili la novan scion pri la lingvo Esperanto. La diversaj lingvoj ja diferencas laŭ sonoj, vortoj, reguloj kaj do en la lernado de Esperanto necesas lerni novajn sonojn, vortojn kaj regulojn. Aliflanke multaj sonoj, vortoj kaj reguloj estas jam konataj resp. tre similaj kaj do por komenci la lernadon la uzado de tiaj sonoj, vortoj kaj reguloj helpas por rapide eniri la novan lingvan medion de Esperanto. Kaj por ke la lernantoj parolu laŭeble multe por firme enradikigi la lingvon, mi verkis tekstojn kiuj estas facile parkereblaj. Tiucele plej bone taŭgas rimaĵoj. Eblas eĉ aldoni melodion. Tial en la jaro 1997 mi verkis kaj publikigis en la interreto mian kurson "Esperanto laŭ Takto" kaj kelkajn jarojn poste mi verkis tekston kaj melodion por la instrua rimaĵo "Valsmelodi' ". La elirbazo por la kurso "Esperanto laŭ Takto" estas la germana lingvo kaj tial la kurso direktas sin al germanparolantoj. Kompreneble eblas verki versiojn kiuj baziĝas sur aliaj lingvoj. La rimaĵo "Valsmelodi' " aliflanke estas neŭtrala rilate al lingva elirbazo, ĉar ĝi pritraktas nur gramatikon de Esperanto, dum la vortoj ne estas speciale elektitaj ekz. laŭ simileco kun la germana lingvo. Precipe se temas pri la instruado de la sonoj de Esperanto (la fonologio) mi estas tre skeptika pri kursoj kiuj direktas sin al tute internacia lernantaro. La sonoj estas la plej tikla punkto en la komenco. Se oni neglektas tiun esencan lernendaĵon, tiam la lernanto suferos gravan mankon. Precipe la korektado de malbona prononco iom poste estas tre malfacila. Do en la komenco de kurso devas esti parolekzercoj de la sonoj de Esperanto en ĉiuj eblaj variaĵoj. Multaj sonoj depende de la propra lingvo eble ne kaŭzas problemon, sed por preskaŭ ĉiu parolanto kelkaj sonoj estas lernendaj aŭ relernendaj. Precipe necesas atentigi la lernanton pri la graveco prononci laŭ la modelo ekz. por distingi la voĉajn de senvoĉaj konsonantoj. Kaj por tio ne sufiĉas unufoja atentigo, sed la instruanto devas ĉiam korekti kaj postuli ripeton ĝis kiam la sonoj perfekte elbuŝiĝas. La lernado de Esperanto ne havas sencon se oni ne alstrebas atingi altan lingvan nivelon de la parolado. La atutoj de Esperanto troviĝas en la parolado kaj se oni neglektas tiujn atutojn, tiam la lernado seniluziigas ĉar mankos la ĝojo aŭdi kaj paroli la lingvon kaj do mankos la plej gravaj motivoj por daŭre okupiĝi pri Esperanto. La Esperanta Retradio volas daŭre stimuli tiun ĝojon pri la lingvo kaj ŝajnas ke tiu intenco estas sukcesa.
_______________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...