Pular para o conteúdo principal

Caravaggio vizitas Brazilon


Caravaggio vizitas Brazilon

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

caravaggio_brazilo.mp3Listen on Posterous


See the full gallery on Posterous

Unuafoje en la historio, en ĉi tiu nia blua vintro, Caravaggio vizitas Brazilon. La ekspozicio restas dum kelkaj monatoj en elektitaj brazilaj urboj. Nuntempe, ĝi staras en la Muzeo de Arto de San-Paŭlo, kiel parto de la riĉenhava "Momento Brazilo-Italujo", kiu liveras al brazilanoj amason da donacoj. La ekspozicio ne estas granda, sed tre instrue kaj bele aranĝita. Fakte en ĝi oni povas admiri nur ses pentraĵojn de la fama Milanano. La ceterajn produktis liaj sekvintoj. Rigardante la tutan kolekton, sentema observanto povas klare percepti  la ĉefajn mirindajn karakterizaĵojn de lia arto: la viveca kontrasto de lumo kaj mallumo, la individueca fokuso sur la homa figuro kaj ties sentoj, la intenseco de emocio.

Fakte, Michelangelo Merisi (Caravaggio) estis pasia homo. Li naskiĝis en 1571 kaj ankoraŭ tre juna li eklernis pentrarton. Li estis tre impulsiĝema, kverelema, kolerema kaj  aventurema kaj iom ofte enmetiĝis en stratajn luktojn kaj juĝakuzojn. Danke al protekto de riĉuloj kaj de kardinalo, li famiĝis kaj produktis multajn pentraĵojn je mendo de admirantoj. En la jaro 1606 li partoprenis duelon kaj mortigis homon, kaj devis forkuri por eviti arestiĝon. Lia forkurado daŭris ĝis 1610, kiam li mortis, tute sola. Do, apenaŭ 38-jara.

Inter la famekonataj verkoj de Caravaggio elstaras la Kapo de Meduzo. Temas pri absolute impresa bildo, pentrita sur lino kaj algluita al ŝildo el ligno, kun diametro de 44,68 centimetroj. Vi ĉiuj ja memoras pri tiu mitologia monstro. Ĝiaj haroj estis serpentoj kaj ĝia rigardo ŝtonigis homojn, kiuj aŭdacis rekte rigardi ĝin – kaj tio faris tre malfacila la taskon mortigi ĝin. Perseo, ido de Zeŭso, metis antaŭ ĝin sian perfekte poluritan ŝildon, tiel ke Meduzo devis spegule rigardi sin mem, kaj tio ebligis, ke li senkapigu ĝin. La pentraĵo de Caravaggio montras la kapon, tuj post la mortiga frapo, kaj la okuloj de Meduzo  esprimas  samtempe hororon kaj furiozon. Por tro sentemaj vizitantoj, eblas mildigi la terurajn konturojn de Meduzoper longa admirado de la "Meditado de Sankta Francisko". Ĉi tie, ekstazo kaj transcendo kvietigas la koron kaj la menson.

La genieco de Caravaggio markis por ĉiam la historion de arto. Ĝi saltas trans jarcentojn kaj, en nia mondo de moderneco kaj teknologio, ĝi ankoraŭ emociigas kaj pensigas.
-- 
Virtuala Brazila Esperanto-Movado - Esperanto@Brazilo

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...