Pular para o conteúdo principal

PREMIOJ DE FONDAĴO ANTONI GRABOWSKI


(Gerrit Berveling)

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 465
2012-08-05


PREMIOJ DE FONDAĴO ANTONI GRABOWSKI

Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG), starigita antaŭ pli ol dudek jaroj dank' al donaco de s-ro Adam Goralski, celas subteni la Esperantan kulturon. Ĝi aljuĝas premiojn kaj subvenciojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron. En la Hanoja UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premioj.

Premion de 650 usonaj dolaroj ricevis la elstara figuro de la Esperanta kulturo, specife beletro, la nederlanda intelektulo Gerrit Berveling. Jen la pravigo de la komisiono de FAG, kiu konsistas el Ulrich Lins, István Ertl kaj Shi Chengtai:

- Impone sonas eĉ simpla listigo de la postenoj de Gerrit Berveling en Esperantujo: prezidanto de la landa Esperanto-asocio en Nederlando, membro de la Akademio, redaktoro de la literatura revuo Fonto kaj de la rubriko "Spirita vivo" en Monato. Sed vere timige estas konsideri la amplekson de lia verkaro originala kaj beletra: ĉe la Libroservo de UEA haveblas 17 titoloj liaj kiel aŭtoro kaj 51 kiel tradukisto. Ĉe la aŭtoro Berveling vicas abund! a manpleno da poemaroj; studoj beletraj, bibliaj, religiaj; la romano Fadenoj de l'amo; skizoj el lia vivo de pastoro, pluraj kajeroj da rememoroj, vojaĝimpresoj... Kiel tradukisto, li plugis ĉiujn kampojn klasikajn, hebrean, helenan, kaj precipe la latinan, ekde Cicerono, Horacio, Katulo kaj Marcialo ĝis Johano Hus kaj Erasmo de Roterdamo. Eble plej imponas lia grandioza projekto, ekzistanta en neniu alia lingvo, multvolumaAntologio Latina, kiu prezentas verkojn latinlingvajn ekde la komenco ĝis la nuntempo. La premio de Fondaĵo Antoni Grabowski rekompencas kleron kaj diligenton, arton kaj fekundon en la persono de Gerrit Berveling.

Premion je la sumo de 500 usonaj dolaroj ricevis la Esperanto-arango  ARKONES. La komisiono pravigis sian elekton jene:

- Ĝis nun la subteno de FAG koncentriĝis al individuoj kaj institucioj. Ĉi-jare unu el la du premioj iras unuafoje al renkontiĝo, kultura aranĝo, kiu iusence jam iĝis "ins! titucio", kreante tradicion kaj allogante lojalan, engaĝitan partoprenantaron: ARtaj KONfrontoj en ESperanto (Arkones) en Poznano, Pollando. Ĝis estis iniciatita de artemaj kaj lingvemaj polaj (eks)studentoj en 1985, kiam ankoraŭ regis komunisma reĝimo. Tra la jaroj la aranĝo kreskis kaj internaciiĝis; ĝi celas publikon ne nur junularan, sed plue estas ĉefe organizata de gejunuloj. Arkones distingiĝas per tre varia programo, kovranta preskaŭ la tutan spektron de la Esperanta kulturo: estas kutime trideko da prelegoj, koncertoj, spektakloj, laborgrupoj, diskutoj kaj konkursoj. La aranĝo vivas pro la laboro de volontuloj. Kelkaj konataj nomoj aperas, sed estas ĉiam altirataj ankaŭ novaj talentuloj. En Arkones, kiun aŭspicias UEA kaj TEJO, nun kutime partoprenas pli ol 200 homoj el pli ol 20 landoj.Notindas, ke ĝi estas tempe kaj organize ligita al la studprogramo "Interlingvistikaj studoj" de Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano. La partoprenantoj entuziasme raportas, ke Arkones donas al ili ne nur intelektan riĉigon, sed a! nkaŭ plezuron. Ne estas mirige, ke ĝi apartenas al la plej viglaj kaj popularaj manifestacioj de la Esperanta kulturo. Tion FAG per sia premio celas rekoni.



--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado - Esperanto@Brazilo

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...