Pular para o conteúdo principal

Rezigni pri salo savus ĉiujare milionojn da vivoj

Salzkonsum1

rezigni_pri_salo.mp3Listen on Posterous
Novaj analizoj montras ke konsumi konsekvence malpli da salo povus eviti milionojn da korinfarktoj kaj da apopleksioj. Anstataŭ tiu spico kiu estas kaŝita precipe en konsumpretaj pladoj oni atentu enigi al si sufiĉe da kalio el freŝaj nutraĵoj.


Sonas vere simple: Malpli da salo en la manĝaĵo kaj pli da kalio el freŝaj nutraĵoj povus mondvaste savi milionojn da vivoj. La homoj mortus malpli ofte pro kormalsanoj aŭ pro apopleksio, la kostoj por la sansistemoj malaltiĝus. Tiun rezulton atingis ekspertoj kiuj resumis en tri studaĵoj kiom suferas la sano sub alta konsumo de salo kaj kiun rolon ludas kalio por la sano de la koro.

Laŭ tio multaj sciencaj esploroj pruvas ke malpli alta konsumo de salo povas redukti la sangopremon - kaj kun ĝi la riskon pri ĉiuj sekvaj malsanoj de koro kaj sangocirkulado. Malpli konata estas tamen la signifo de kalio. Sed ankaŭ tiurilate la studaĵoj montras klaran direkton: Kalio laŭ tio efikas precize kontraŭe pri la sano de la koro. Homoj kiuj kun siaj nutraĵoj apenaŭ enprenas al si kalion havas pli ofte altan sangopremon.

En unua studaĵo pri la efiko de salo la sciencistoj resumis la rezultojn de 34 esploroj kun pli ol 3000 plenkreskuloj. Ĉe tio montriĝis ke ĉe homoj kun normala aŭ iom altiĝinta sangopremo jam sufiĉas redukti la salkonsumon dum kvar semajnoj je 4 gramoj. Jam tiam la sangopremo malaltiĝas signife kaj same la risko pri apopleksioj, korinfarktoj kaj aliaj kormalsanoj.  Plua studaĵo konfirmis la rezulton. Ĝi samtempe pruvis ke la rezigno pri salo ne efikas negative pri sangograsoj, hormonoj aŭ la funkciado de la renoj.

La Monda Sanorganizo rekomendas ne enpreni al si ĉiutage pli ol 5 gramojn da salo. Krome la organizo celas malaltigi la mondan salkonsumon ĝis la jaro 2025 je 30 procentoj. Tiam laŭ la plano de la Monda Sanorganizo laŭeble multaj homoj konsumu nur po 4 ĝis 5 gramojn ĉiutage. Tio korespondas proksimume al unu pleno da tekulero. Por la aŭtoroj de la studaĵoj tiu celo ne estas sufiĉe ambicia. Laŭ ilia opinio estas dezirinde malaltigi la salkonsumon al ĉiutage 3 gramoj. La esploristoj konkludas ke plej multaj homoj profitus el reduktita enpreno de natrio.

Por tria studaĵo la sciencistoj serĉis en datumbankoj pri publikaĵoj en kunteksto kun la enpreno de kalio kaj la sano. Entute ili trovis 33 esplorojn kun pli ol 128.000 sanaj partoprenintoj. Kiu plialtigas la enprenon de kalio laŭ tiuj rezultoj povas redukti sian sangopremon. Resume alta enpreno de kalio kondukas je 24 procentoj al malpli alta risko pri apopleksio ĉe plenkreskuloj.

Ekzistas ankaŭ indikoj ke kalio pozitive efikas al la sangopremo de infanoj. Sed pri tio ĝis nun apenaŭ disponeblas datumoj. Malfavorajn efikojn de kalio pri sangograsoj aŭ pri la renoj ili ne trovis. Kalion enhavas plej multaj freŝaj fruktoj, same freŝaj legomoj kaj legumenacoj.

Dum niaj antaŭuloj enprenis al si konsiderinde altajn kvantojn da kalio (ĉirkaŭ po 200 milimolojn ĉiutage) la nutraĵo de la moderna socio kun multaj prilaboritaj kaj relative malmultaj freŝaj nutraĵoj enhavas  signife malpli de tiu elemento. En multaj landoj la laŭtaksa enpreno de kalio sumiĝas nur je 70 ĝis 80 milimoloj ĉiutage. La esploristoj diras ke iliaj rezultoj montras ke homoj plej multe profitas se ili enprenas al si minimume 90 milimolojn tage.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...