Elektromagneta indukto - la 2-a libro elŝuteblas!
Antaŭ du jaroj en la Esperanto-klubo Sudtirolo s-ro Walter Bernard komencis verki bazan kurson pri fiziko por mezlernejanoj en flua, bone legebla stilo.
Post unujara laboro, antaŭ unu jaro aperis la unua libro kun la sekvaj ĉapitroj:
Ĝeneralaj fundamentoj / Kelkaj bazaj grandoj / Transmisio de forto en fluidoj / Premo, volumeno, temperaturo / Laboro, energio, povumo / Elektra cirkvito / Energitransformoj
La laboro ne haltis, kaj post denove unujara laboro antaŭnelonge finiĝis la verkado ankaŭ de la 2-a volumo:
- Statika ekvilibro / tordomomanto / mekanika ekvilibro / masocentro
- Movo kaj forto / rapido kaj akcelo / libera falo / movenergio / unuforma cirkla movo
- Elektromagneta forto / magneta kampo / elektra kurento en magneta kampo / elektraj motoroj
- Magneta kampo de bobeno magneta permeablo/ forto aganta al moviĝanta ŝargo / Lorenca forto
- Elektromagneta indukto / elektromagneta indukto kaj magneta flukso / indukto kaj energio / generatoroj / transformilo
La nun aperinta volumo estas 66 paĝa, enhavas 206 figurojn kaj ankaŭ temvortan indekson.
Ambaŭ volumoj estas elŝuteblaj en formatoj pdf kaj odt en la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB ĉe www.eventoj.hu aŭ rekte ĉe la klubo Sudtirolo:
1-a volumo: http://esperantosudtirolo.files.wordpress.com/2013/07/1_fiziklibro.pdf
2-a volumo: http://esperantosudtirolo.files.wordpress.com/2013/11/2_fiziklibro.pdf
Por sciigi vian opinion kaj eventualajn erarkorektojn, bonvolu kontakti la aŭtoron ĉe esperantosudtirolo@gmail.com
Sinceran GRATULON al Walter Bernard pro la grandioza laboro!
-----
L.S. / Ret-Info
____________________________________________________________________________
http://www.eventoj.hu/retinfo-interaktive.htm
| Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO Movimento Virtual de Esperanto no Brasil |
Facebook: http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/
Twitter: @MiaAmiko
Nenhum comentário:
Postar um comentário