Pular para o conteúdo principal

Kanzono por bona tago

Inter_arboj1a


Tiun ĉi sonartikolon kun kanto verkis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Kanzono_por_bona_tago.mp3Listen on Posterous
De kelka tempo mi intencis sonregistri unu el miaj kanzonoj skribitaj antaŭ tre longa tempo. Por tion fari, mi bezonas oportunajn kondiĉojn, nome plej bone, ke en mia hejmo ne estu tro multe da personoj. Ĝuste ĉi tiel okazis lastdimanĉe posttagmeze. Mi decidas prezenti la registraĵon al vi, ĉar instigis min al tio ĉi kelkaj personoj, kiuj aŭskultas nian retradion. Jen do mi ĉefe plenumas ilian sugeston, dankante pro ĉiuj venintaj instigaj komentoj kaj retmesaĝoj je mia speciala retadreso andreo.retradio@gmail.com

Mi esperas, ke la gaja kanzono plaĉos al kelkaj el vi. Se okaze de ĝia publikigo venos kelkaj komentoj konfirmantaj vian ŝaton, mi estos ege kontenta. Eble iu el vi prezentos ĉi tie estonte iun sian verketon. Dume faras ĉi tion mi. Do agrablan aŭskultadon! Kaj eble eĉ komunan kantadon?


Treege volus mi vekiĝi
laca per viv' inter arboj,
kun neniu intervidiĝi, 
nur birdojn aŭdi,
kanteti mem pro ĝoj'.


Ĉi tiel kuŝi sub ĉielo, 
kie de herboj la arom'
kaj son' agrabla en orelo
pli ripozigos min for de ajna hom'.


Refreno: Jen estas mia por bona tag' kanzono.
Mi ĝuste nun ĝin kantas 
kvankam mankas al mi mono,
sed morgaŭ ŝajne venos tago 
 pli bona ol ĝis nun.


2. Ĉar ĝuste natur' kaj trankvilo
ebligos al vi sanon nun,
do vi ne serĉu kuracilon,
por resaniĝi - ja bele brilas sun'.


Kaj jam nervoza esti ĉesu,
alia estas nun bezon',
pri ĉiuj zorgoj tuj forgesu 
kaj kantu kune kun mi gajan kanton.


Refreno: Jen estas mia por bona tag' kanzono...
--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...