Pular para o conteúdo principal

Li amas labori

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

amas_labori.mp3Listen on Posterous
1w_orthmann1a

Laŭ la Genezo, plej fortan punon ricevis Adam pro sia malobeo: la devon ŝvite perlabori la vivon. Tio signifas, ke por plej multaj homoj laboro estas puno, foje eĉ torturo.

S-ro Walter Orthman ne estas ordinara homo. Tiu sudbrazilano el ŝtato Sankta Katarina ĵus ricevis omaĝon kaj titolon pro neordinara rekordo: li ĵus kompletigis 75 jarojn da senĉesa laborado en unu sola entrepreno. Temas pri tutlanda, eble tutmonda rekordo. Jen ni prezentas lian pensigan raporton pri lia neordinara vivsperto:

"Hodiaŭ mi estas en San-Paŭlo. Lunde mi veturos al Rio kaj post la karnavalo mi pasigos tri semajnojn en la Nordoriento de Brazilo. Trionon de ĉiu jaro mi vojaĝadas kiel vendisto, kun unu valizo plena je var-specimenoj kaj alia valizo por miaj vestoj. Mi devas viziti miajn klientojn. Mi jam estas 90-jara. Pasintan semajnon mi atingis rekordon kiel laboristo en unu sola entrepreno: mi laboras jam 75 jarojn. Mi neniam konjektis halti.

Kiam mi komencis, en la jaro 1938, mian salajron oni pagis per rejsoj. De tiam, mi jam uzis ok brazilajn valutojn. Nuntempe mi devus ricevi milionojn, sed tio valorus nenion. (Li ridas.)

Mi estis 15-jara, kiam mi venis kun mia patrino peti laboron ĉe Entrepreno de Teksaĵoj Renaux. Ni frapis la pordon kaj sekve direktoro akceptis kaj permesis, ke mi komencu en la sekva  lundo. Mia unua posteno estis ekspedo-helpanto, de la 6-a horo ĝis la 18-a. Mi faldadis tolaĵojn kaj surskribis etikedojn. Vespere, mi praktikadis tajpadon. Poste mi laboris kiel kuriero. Tiutempe oni laboris per monbiletoj, kaj mi prenadis ilin en la banko por pagi la laboristojn. Mi iris al la banko bicikle.

Mia posta posteno estis ĉe faktur-sekcio. Kiam mi komencis, mi faris ĉion mane. Ne estis kalkulmaŝino. En la jaro 1955, la direktoro decidis, ke mi devas vojaĝi kaj ekkoni klientojn. Dum mia unua vojaĝo mi sukcesis atingi vendon al "Casas Pernambucanas" (granda, tradicia, tutbrazila vendejoreto), kiu donis tutmonatan laboron al la teksejo. Mi do ne plu ĉesigis vojaĝadon. Komence mi veturis buse inter Rio kaj San-Paŭlo. Poste aviadile tra la Nordo kaj Nordoriento. Mi veturadis de Porto Alegre al Manaus. Ankoraŭ nun la tuta Nordoriento estas mia.

La entrepreno havas malnovajn klientojn, kiujn mi akompanis, kaj ili postulas, ke mi prizorgu la komercon kun ili. Plurloke mi jam rilatas kun homoj el tria generacio. Mi komencis negocojn kun la patro, poste kun la filo, nun kun la nepo.

Mi havas ok idojn, kvin el la unua geedziĝo, tri el la dua. Mi denove edziĝis kiam mi estis 58-jara, al 27-jarulino. Mia plej juna filo naskiĝis kiam mi estis 71-jara. Li nun estas 19-jara kaj komencis staĝon en la sama entrepreno, kie mi laboras. Li similas sian patron, li jam emas labori! Homoj kutime demandas lin: "Ĉu ankaŭ vi restos en ĉi tiu sama entrepreno dum 70 jaroj?"

Mi profesie kunvivis kun ĉiuj 12 direktoroj. Mi vendis tolaĵojn al la patrino de la nuna direktoro.

Mi akompanas la teknologiajn ŝanĝojn, en la produktado de la entrepreno. Sed mi ne forlasas mian tajpmaŝinon. Mi neniam konjektis interŝanĝi ĝin kontraŭ komputilo. Nuntempe komputilo estas necesa, sed mi ne emas uzi ĝin. Mi ne emas alkroĉiĝi al tia aĵo.
Same pri retmesaĝoj. Se mi havigos al mi retmesaĝilon, mi komencos labori hejme, vespere. Tute ne.
Mia vivo estas simpla: mi vekiĝas je la 6-a, banas min, manĝas papajon, jogurton, trinkas oranĝosukon kaj iomete da kafo. Sen sukero, kiu taŭgas por neniu homo.

Mi komencas laboron je la 8-a, paŭzas por tagmanĝo kaj poste ĝis la 17-a. Dum vojaĝoj mi ne obeas horojn. Foje okazis, ke mi laboris tutan nokton.

Mi emeritiĝis en la jaro 1978, sed oni demandis min, ĉu mi emas plu labori. Mi estis utila al la entrepreno. De tiam, mi neniam konjektis halti. Se mi haltus, mi ne plu vivus. Miaj emerititaj amikoj jam ne ĉeestas. Labori estas sanige. Sed necesas labori ĝoje kaj plenumi sian taskon kun plezuro. Mi plezure laboras. Mi konas ĉiaspecajn tolaĵojn. Mi ne emas ferii. Mi nervoziĝas. Se mi restas hejme, mi ekdormas malfruvespere kaj vekiĝas malfrumatene, mia korpo rigidiĝas pro sidado sur sofo.

Mi jam ricevis laborproponojn, kiam mi estis pli juna. Alia entrepreno proponis eĉ duobligon de mia salajro. Sed mi tute ne konsideris la eblecon foriri. Kiam mi kompletigis 70 jarojn da laborado, mi decidis festi. Kaj mi paroladis: "Se Dio volas, post kvin jaroj mi denove staros ĉi tie por celebri". Kaj mi celebris. De nun, kio ajn alvenos, tion mi bonvenigos. Mi laboros dum la sano permesos."

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org




--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...