Pular para o conteúdo principal

Futbala Mondpokalo



---------- Forwarded message ----------
From: Henri Masson <espero.hm@wanadoo.fr>
Date: 2014-06-12 4:43 GMT-03:00
Subject: (((Twitter_agado))) Futbala Mondpokalo


Ni povas kapti la okazon por montri dum la daŭro de la mondpokalo, kaj eĉ poste, ke okazas io alia en Brazilo.
Mi jam pretigis plurajn dulingvajn mesaĝojn.
Bv transpreni la torĉon antaŭ ol mi elĉerpiĝos ! ;-)
Kaj plusendi al aktivuloj, kiuj povas kontribui al tiu agado.
Ju pli da kontribuantoj, des pli bone.
Mi jam diskonigis per Facebook (la unua "ŝato" venis de tre juna kaj tre aktiva esperantisto el Filipinoj !)  kaj Google+.
Vi povas plusendi al aliaj listoj kaj sociaj retoj.
Ankaŭ en amasinformiloj ni povas montri, ke ekzistas en Brazilo aliaj interesaj aferoj.

Ni devus fari same estonte en ĉiu lando, kie okazas evento — ne nur sporta —  kiu kaptas la atenton de homoj el la tuta mondo.

Henri

Futbala Mondpokalo

http://eo.wikipedia.org/wiki/Futbala_Mondpokalo

Mi mem tute ne interesiĝas pri tio. Interesas min Brazilo, la sorto de ĝia popolo kaj ne la sporto. Kiam mi estis infano, mi revis esplori Amazonion ;-)
Dum okuloj el la tuta mondo rigardas en direkto de Brazilo, la momento tute taŭgas por reliefigi la rolon de Brazilo en la mondo de Esperanto. Vi povas plusendi ĉiun informon kun aldono de traduko en via lingvo. Brazilaj esperantistoj estas kompreneble pli bone lokitaj por provizi tiun kampanjon. Se talenta desegnisto povas desegni simplan belan emblemon "Esperanto-pokalo — Brazilo", tio estos kompreneble bonvena.


EO — Esperanta Mondpokalo

Altan rangon havas Brazilo kompare al plejparto el la aliaj landoj : Brazilo havas grandan meriton en popularigo kaj uzo de Esperanto, en iniciatemo por disvolvi praktikan aplikadon de la lingvo, i.a. en internacia komerco sed ankaŭ por homeca aktivado. Ekzemple, "Bona Espero" estas edukejo fondita de esperantistoj por protekti, eduki kaj instrui infanojn, kiuj ne havas familion, aǔ kiuj spertis mizerajn vivkondiĉojn — http://eo.wikipedia.org/wiki/Bona_Espero

FR — Coupe mondiale d'espéranto
Le Brésil occupe un rang élevé par rapport à la plupart des autres pays : le Brésil a un grand mérite dans la popularisation et l'utilisation de l'espéranto, dans l'esprit d'initiative pour développer des applications pratiques de la langue, entre autres dans le commerce  mais aussi pour des activités humaines. Par exemple, "Bona Espero" (Bonne espérance) est un lieu d'éducation fondé par des espérantistes pour protéger, éduquer et instruire des enfants qui n'ont pas de famille ou qui ont vécu dans des conditions misérables — http://fr.wikipedia.org/wiki/Bona_Espero


EO — Esperanta Mondpokalo

Lecionoj de Esperanto okazas en la sidejo de La Bona Volo (LBV) en Rio de Janeiro http://www.youtube.com/watch?v=9BYOcF42zWs&feature=share

FR — Coupe mondiale d'espéranto
Des leçons d'espéranto ont lieu au siège de "La Bona Volo" (La Bonne Volonté, LBV) à Rio de Janeiro (vidéo)


EO — Esperanta Mondpokalo

Brazilo estas ankaŭ altnivela, post Francio, kadre de la multlingva internacia peticio por "Esperanto kiel oficiala lingvo de Eŭropa Unio tuj"
https://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/

Francio je la 1a de junio 2014 : 2119 subskriboj
Brazilo je la 1a de junio 2014 : 1016 subskriboj

FR — Coupe mondiale d'espéranto
Le Brésil occupe aussi un niveau élevé, après la France, dans le cadre de la pétition internationale multilingue pour "L'espéranto langue officielle de l'Union européenne, maintenant" —
https://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/

Francio je la 1a de junio 2014 :  2119 subskriboj
Brazilo je la 1a de junio 2014 : 1016 subskriboj



EO — Esperanta Mondpokalo
Inter la 20 lastaj subskribintoj de la sama peticio estas 6 el Brazilo, la 12an de junio 2014 — el  7869 subskribintoj entute samdate  (peticio en la portugala : https://www.avaaz.org/po/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/ ):

FR — Coupe mondiale d'espéranto
Parmi les 20 derniers signataires de la même pétition, il y en à 6 du Brésil le 12 juin 2014 — sur 7869 signataires à la même date (pétition en portugais : https://www.avaaz.org/po/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/ ) :

  1. Argentine

  2. Brésil

  3. Allemagne

  4. Allemagne

  5. Singapour

  6. Brésil

  7. Espagne

  8. Brésil

  9. Brésil

  10. Brésil

  11. France

  12. Espagne

  13. Hong-Kong

  14. France

  15.  Italie

  16. France

  17. Pays-Bas

  18. Brésil

  19. Corée du Sud

  20. Corée du Sud



EO — Esperanta Mondpokalo

Zamenhof Esperanto-Objekto (ZEO) estas nomo atribuita al strato, placo, monumentoj kaj ĉiu alia publika loko aŭ ejo honore kaj memore Zamenhof kaj Esperanto kaj al ties pioniroj.
En 2009, estis 187 en Pollando, kie Esperanto ekvivis ekde 1887, 170 en Brazilo kaj 163 en Francio...
http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_Zamenhof/Esperanto-objektoj_en_Brazilo

FR — Coupe mondiale d'espéranto
Zamenhof Esperanto-Objekto (ZEO — Objet Zamenhof Espéranto — OZE) est le nom attribué à une rue, une place, un monument et à tout lieu ou bâtiment public en honneur et hommage au Dr Zamenhof, à l'espéranto et à ses pionniers.
En 2009, il y en avait 187 en Pologne, où l'espérnto commença à vivre à partir de 1887, 170 au Brésil et 163 en France.




EO — Esperanta Mondpokalo

Estas kvar ZEOj en San Paulo, la plej loĝata urbo de la suda hemisfero
http://www.ipernity.com/doc/32119/10921097/in/album/240793

FR — Coupe mondiale d'espéranto
Il y a quatre OZE à São Paulo, la ville la plus peuplée de l'hémisphère Sud.


Henri

-- 

Lecionoj de Esperanto en Lernejo de LBV en Rio
En 1887, la polo Lazaro Ludoviko Zamenhof kreis Esperanton, la Lingvon Internacian, facile lerneblan, cele antaŭenpuŝi unuiĝon kaj komprenemon inter la popoloj. 124 jarojn poste, la lingvo estas disa tra la mondo kaj proksimigas pli kaj pli da personoj. En la Eduka Centro de LBV, en la ĉefurbo Rio-de-Ĵanejro, Esperanto estas lernobjekto kadre de la lerneja programo de necesbezonantaj infanoj helpataj de la Institucio. Entuziasme ili strebas lerni ĝin, ĉar ili rekonas ĝian gravecon. La infankuracisto d-ro Elmir dos Santos gvidas la lecionojn. De naŭ jaroj volontulo en la Institucio, la esperantisto parolis pri la okazo instrui al la infanoj.

En Rio-de-Ĵanejro, la Eduka Centro José de Paiva Netto, de Legio de Bona Volo, situas ĉe Av. Dom Hélder Câmara, 3.059 — Del Castilho, Brazilo. 

Legu plu en la Portalo Bona Volo: www.bonavolo.com


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...