Pular para o conteúdo principal

Infankongreseto (9-17. aŭgusto) - Kastelo Greziljono (Francio)


Detaloj en  gresillon.org/s4   -  Aliĝo kaj prezkalkulo en  gresillon.org/alighos

Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj  de sabato, 9-a ĝis dimanĉo, 17-a de aŭgusto 2014 - SAT-Infankongreseto

Farado de pupoj, ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko kaj E-kursoj

ENHAVO

  • DISTRAĴOJ vespere .. ..
    • Koncerto de Kapriol' kun Esperanto-repertuaro, la 14an de aŭgusto je 21h
    • Folk-balo de Kapriol' kun dancinstruado, la 15an de aŭgusto je 21h
    • Buster Keaton (Usono) Projekcio de liaj mutaj filmoj


Distraĵo : KONCERTO KAJ FOLK-BALO

  • La nederland-frisa grupo Kapriol' ! prezentas svingan muzikon kiu devenas de la nederlanda kaj frisa tradicio aŭ estas memfarita. Kapriol' sursceniĝos dufoje :
  • FOLK-BALO la 15an de aŭgusto 21h. Folkbala dancprogramo ; festa balo kun emfazo pri kuna festado kaj ne pri ĝustaj paŝoj. Tradiciaj dancoj, ŝatataj dum jarcentoj, kiel pardancoj (skotiŝo, polko, mazurko), vicdancoj (bureo, andro, hanterdro) kaj ronddancoj (ĉerkesa cirklo kaj ĵigo). Laŭdezire komenca mallonga danc-ateliero.
  • KONCERTO la 14an de aŭgusto 21h. Varia koncertprogramo kun mar-kantoj, kantoj por kunkanti la refrenojn kaj kanonoj el la kanonlibro de Kajto. Laŭdezira prezento de Esperanto-repertuaro miksita kun kantoj en la nederlanda kaj frisa lingvoj.
  • Pli da informoj kaj aŭskultado en la retejo de Kapriol' !

Aktivaĵo : PUPFARADO

  • Farado de diversaj pupoj el diversaj materialoj, nome fingropupoj, manpupoj, bastonpupoj, indoneziaj vajangoj, tirpupetoj kaj eĉ perlaj feliĉ-pupetoj kun juveletoj.
  • Per la faritaj pupoj la infanoj elpensas etajn pupteatraĵojn kaj montros la rezulton dum la adiaŭa vespero.
  • Plenkreskuloj faru vivgrandan pupon el bastonoj ligitaj per ŝnuroj, kun malnovaj vestaĵoj kaj kun sako aŭ korbo en kiun oni ĵetas pilkon. Gajnas la plej stabila kaj "bela" pupo.
  • Nicky ŝatas labori kaj ludi kun infanoj kaj eksinfanoj.

Aktivaĵo : GRUPAJ LUDOJ KAJ SPORTO

  • Nathalie proponas alterne kaj laŭ la vetero :
    • ludojn subĉielajn kiel trezor-serĉado aŭ paperet-ĉasado, kiuj igas junulojn de 6 ĝis 16 jaroj remalkovri la parkon kaj la kastelon de Greziljono ; ĉiam per ludaj testoj kaj sportaj provoj, per enigmoj kaj demandoj de ĉiu speco.
    • kursojn de gimnastiko sur planko, por komencantoj kaj progresintoj. Por infanetoj de 3 ĝis 6 jaroj, akompanatoj laŭeble de gepatro okazas kurso de ĉ. 45 minutoj kun varmiĝo kaj akrobataĵoj. Por infanoj de 7 ĝis 16 jaroj, kurso de ĉ. 1 horo 30 kun varmiĝo, poste realigo de gimnastikaj elementoj kiel rul-adoj, ekvilibr-aĵoj, rad-umoj, dors-inversigo, ter-akrobat-aĵoj kiel piramid-etoj...
  • Nathalie estas volontula instruanto en aparat-gimnastiko ekde 10 jaroj kun infanoj 2- ĝis 17-jaraj. Krome ŝi regule organizas en familia kaj asocia kadro raliojn, paperĉason kaj trezorserĉon. Ŝi venas al Greziljono je la dua sisekva jaro. Antaŭe ŝi vojaĝis dum 5 monatoj tra Brazilo, kun siaj infanoj, danke al Pasporta Servo.

Aktivaĵo : MANLABOROJ

  • Nicky manlaboras kun la infanoj - ili tion ŝategas kaj ne nur la temo pupoj donas multe da eblecoj.
  • Matene ŝi pretas fari Mazi-kurson kun la etuloj.
  • Ni segas el ligno rekvizitojn por teatraĵo.
  • Ni ellaboras ali-vestaĵojn por la teatraĵo - kunportu malnovajn vestaĵoj,n ŝtofpecojnojn, tondilon, fadenon, kudrilon.
  • Ni desegnos sur papero per koloraj krajonoj, ekzemple por prepari dekoron por la teatraĵo.
  • Vespere ŝi laŭlegos piĵamo-rakontojn, kun kaj sen sia japana kamiŝibaj-kesteto.
  • Nicky kunportas multe da materialo, por tiun bone uzi, ŝi petas helpon de gepatroj.

Aktivaĵoj AMUZAJ

  • Laŭ la vetero kaj viaj preferoj, Bert organizas ludojn, sporton, ekskursojn :
    • farado de grupaj ludoj el ligno kaj kartono
    • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)
    • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
    • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj)
    • piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
    • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj boateca glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
    • ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)
    • vizito de proksima amuzparko por infanoj (per aŭto)
    • banado al naĝejoj aŭ banlagoj

Aktivaĵo : KANTU ni - DANCU ni !

  • Jean-Luc proponas du apartajn aktivaĵojn : kanti kaj danci :
  • Li celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso. Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.
  • Se anonciĝas almenaŭ dek dancemuloj, tiam Jean-Luc povas proponi linidancojn. Oni dancas ilin unuope, en vico, kaj samtempe ĉiu same paŝas. Linidancoj devenas el Usono laŭ kamparana, bovista stilo ; aliaj estas modernaj, popstilaj kaj danceblaj en dancejoj. Laŭ la ĉeestantoj, la ritmo estos pli aŭ malpli rapida. Linidancoj estas tre facile lerneblaj kaj post iom da trejnado venas plezuro danci grupe laŭ la ritmo.

Kurso : CSEH-METODO

  • Kuraĝu paroli kaj ridi ! Parola kurso de Esperanto por veraj komencantoj de ĉiu aĝo.
  • La instruantino parolas nur en Esperanto, ne uzas naciajn lingvojn. La lernantoj devus ĉeesti ĉiun lecionon kaj havi kajeron aŭ paperaron por noti la tipajn strukturojn kaj frazojn kiujn la instruanto skribas sur la tabulon kaj laŭeble fiksas sur la muroj. La instruanto demandas facile respondeblajn demandojn, kiujn la lernantoj respondas ĥore, samtempe, komune. La lecionetoj de la Cseh-metodo estas tiel strukturitaj, ke nova vorto estas klarigata per la jam instruitaj kaj tuj ekzercata per demandoj kaj respondoj. La instruanto uzas bildojn kaj komunajn objektojn kunportitajn kaj surloke troveblajn, ankaŭ kantojn kaj dancojn.
  • Luz dum 40 jaroj estis instruisto en baza lernejo. Antaŭ ĉ. 15 jaroj, ŝi lernis tiun rektan metodon precipe de Atilio Orellana Rojas kaj aplikis ĝin en kursetoj en sia kataluna urbo Reus. Laŭlonge de kelkaj jaroj ŝi pretigis multajn fotaĵojn ordigitajn laŭ difinita instrubezono.

Kurso : LUDI por PAROLI

  • LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie ! Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton. Mi celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; krome la etoso estos ĝoja, ludema kaj feriema. Okaze de ludoj, aŭ post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj. Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn.
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuraĝas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado de sabato (vespermanĝo) ĝis sekva sabato (tagmanĝo) : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.

Responsulo kaj teamo : Bert Schumann ...

Partoprenas : Bert, Elisabeth & Patrick, Emmanuel, Giti, Jean-Luc, Luz, Mansoureh, Marita-Marian-Rutger-Ad, Nathalie, Nicky & Ivo, Paulette & Robert ...

Infanoj-junuloj kun aĝo : Salomé 15, Noémie 13, Solène 11, Nora 11, Zacharie 9, Nanou 5 (Ni planas ĉambron por knabinoj kaj ĉambron por knaboj.)

Loĝlokoj de la partoprenantoj : BE-2160 Wommelgem, ES-43201 Reus, IR-Karaj, IR-Tehran, NL-8433LJ Haulerwijk ; FR : 35510 Cesson-Sévigné, 39800 Besain, 49250 La Ménitré, 49490 Breil, 63120 Sainte Agathe ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie)


--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...