Pular para o conteúdo principal

RITE – kio ĝi estas ?

 

Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net estas reta studeblo pri instruado kaj metodiko, kreita por instruistoj kaj instruontoj de Esperanto. La kurso havos modularan strukturon kun libera lerno-ritmo.
La studoj estas malfermitaj al ĉiuj esperantistoj, kiuj plenumas la partoprenkondiĉojn kaj pagas la kursokotizon.
La kursaron funkciigas kaj pri ĝi respondecas E-duKati, oficiale registrita, nederlanda edukcela entrepreno, direktita de Katalin Kováts.

La partneroj de E-duKati en tiu formado estas
·
Fondaĵo edukado.net
· Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)
· Akademio Literatura de Esperanto (
ALE)
· Esperantologia fako de Universitato Adam Miczkiewicz (
UAM)
· Esperanto Studies Fondation (
ESF)

La supre listigitaj partneroj morale subtenas la projekton, pere de sia(j) membroj partoprenas la formadon aŭ donacis stipendion por ontaj, nepagipovaj partoprenontoj, sed ili jure kaj finance ne respondecas pri la kurso kaj rilataj aferoj.
La virtuala platformo de RITE funkcios kadre de la retejo www.edukado.net, sur kies riĉa materialo kaj moderna tekniko baziĝas la disvolviĝo de la formado. E-duKati mem konstruigis kaj pagis la RITE-programon, financas la kunlaborantojn kaj pagas al la Fondaĵo edukado.net pro la uzo de la reteja spaco.
 

Celoj

RITE celas doni eblon spertiĝi pri metodiko, teoria kaj praktika kaj akirigi instruspertojn al tiuj kolegoj, kiuj ne povas frekventi ĉeestan kurson kaj trejnadon aŭ pere de la reto volas refreŝigi siajn konojn kaj sub gvidado riĉigi sian ilaron kaj teknikojn por interese kaj moderne gvidi Esperanto-kursojn.

Kadre de la studoj RITE disponigas ne nur metodikajn konojn kaj spertojn, sed la kursanoj studos kaj ekzameniĝos ankaŭ pri aliaj, komplementaj studobjektoj, ligitaj al pedagogio, al la internacia lingvo kaj al ties kulturo. Al la temaro apartenos konoj kaj praktikaj agoj rilate al aktivado en la movado kaj partopreno en la Esperanto-socio.
Necesas substreki, ke RITE ne donos oficialan institucian diplomon.
La finstudintoj de RITE, post sukcesaj ekzameniĝoj kaj prezento de du provlecionoj (filmitaj aŭ antaŭ ĉeesta komisiono prezentitaj), ricevos atestilon, subskribitan de RITE-gvidanto kaj reprezentanto de alia partnera organizaĵo au instituto.

RITE neniel celas anstataŭi la ĉeestajn kursojn (ekz. tiun de Poznan, kiuj ĝuste pro la fizika kunesto kaj konstanta uzo de lingvo en amika kaj kolega etoso ebligas ne nur sciojn, sed ankaŭ kreon de kontaktoj kaj personaj rilatoj) sed pro bezono de multaj esperantistoj ebligos fakan formadon en plifaciligita formo kaj propra ritmo por tiuj, kiuj troviĝas geografie for de ĉeestaj kursoj kaj en finance malavantaĝaj situacioj. La formado en RITE kaj la ĉeestaj trejnadoj komplementigas unu la alian. Ilin kombini estas ĉiam profitige kaj utile tiugrade, ke la finekzamenoj de RITE por tiuj, kiuj povas fari vojaĝojn, estos okazigataj kunlige kun aliaj ĉeestaj trejnadoj kaj ĉefe porinstruistaj Esperanto-aranĝoj.

Teamo

La gvidanto kaj respondeculo pri RITE estas Katalin Kováts kiu kunordigas la studojn kaj gvidas la metodikan kaj gramatikan partojn de la trejnado.

La kolegoj, kiuj helpis pretigi la studmaterialojn de la startprogramo estas:

  • · Baldur Ragnarsson (Islando): movadhistorio
  • · Tomasz Chmielik (Pollando): literaturo
  • · Věra Barandovská-Frank (Germanio) : Interlingvistiko
  • . Sabine Fiedler (Germanio) frazeologio

 kaj kiel prelegantoj ankaŭ John Wells, Renato Corsetti, Anna Löwenstein, Stefan MacGill, Detlev Blanke, Wera Blanke, Nicola Minnaja, Mauro Nervi, Martin Markarian, Dennis Keefe kaj aliaj.

Kun la paso de la tempo kaj ampleksiĝo de la studoj ni antaŭvidas inviti kelkajn aliajn fakulojn, ĉu por kompleta studserio, ĉu por unuopaj prelegoj kaj lecionoj.

La detalan prezenton de la teamo bv. vidi ĉi tie : 

Katalin KOVÁTS (naskiĝis en 1957, hungarino, loĝas en Nederlando), direktoro

Filologo, diplomita lingvoinstruisto pri E-o (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, gvidis pli ol cent E-kursojn kaj trejnseminariojn en diversaj partoj de la mondo. Kunlaboras kun UEA, ILEI kaj MONATO kaj estas aŭtoro (sub la nomo K. Smidéliusz) de kelkaj lerniloj kaj libroj. Katalin dekomence estas membro de la instrusita teamo en la universitato de Poznan, kie funkcias interlingvsitika fako, kadre de kiu ŝi gvidas la metodikajn studojn kaj trejnadojn. Nuntempa ŝia plena (preskaŭ tag-nokta) okupo estas la redaktado de tiu ĉi hejmpaĝo por helpi al tiuj kiuj volas disvastigi nian lingvon. En tiu laboro multe helpas al ŝi ŝia edzo Sylvain Lelarge kaj iom malpli ilia fileto Martin kaj ankoraŭ pluraj aliaj amikoj, kolegoj.

Por pli scii pri ŝi vidu ŝian profilon kaj informojn ĉe la kursgvidantoj. Kaj jen ŝiaj ekzercoj, libroj kaj artikoloj el nia paĝaro..

 

Baldur Ragnarsson. Naskiĝjaro 1930. Islandano. Diplomito pri islanda kaj angla lingvo. Gimnazia kaj universitata instruisto. Estris reviziadon de la instruado de la islanda sur la baza kaj meza niveloj. Lerneja ĉefinspektoro. Verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. Membro de Verkista Asocio de Islando. Lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1949. Aktivas movade ekde 1952. Prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum multaj jaroj. Prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA 1975-85. Akademiano ekde 1979. Estrarano de UEA pri kulturo kaj eduko 1980-86. Vicprezidanto de UEA 1980-83.. LKK-prezidanto de la Rejkjavika UK (1977). Redakciano de Norda Prismo 1958-1974. Verkisto en Esperanto ekde la kvindekaj jaroj. Multe tradukis el la islanda lingvo. Ekde 2006 kandidato por la Nobelpremio por literaturo, nomumita de Akademio Literatura de Esperanto
 

 

 

 

Tomasz Chmielík (naskita en 1957) estas pola esperantisto, tradukisto kaj instruisto. En 1989, en Svidniko, estis fondita la eldonejeto Libro-Mondo, en kiu ĝis nun li aperigis dekojn da libroj, ĉefe siajn beletrajn tradukojn el diversaj lingvoj. Interalie li tradukis verkojn de Günter Grass, Ryszard Kapuściński, Janusz Korczak, Predrag Matvejević kaj Isaac Bashevis Singer. Cetere li estas ĉefredaktanto de la gazeto Spegulo.
Kunlabore kun CDELI li kolektis la franclingvajn artikolojn de Edmond Privat. Li redaktis kaj kuntradukis Podlaĥian Antologion. Li instruas historion de Esperanto-literaturo en Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Poznano. De 2009 prezidanto de la pola filio de ILEI. Krome li estas komitatano de Akademio Literatura de Esperanto.

  Věra Barandovská-Frank naskiĝis 1952 en Opava (CZ), post gimnazio ŝi studis en filozofia fakultato de Purkyně-Universitato en Brno lingvojn latina, franca kaj itala, magistriĝis 1975, doktoriĝis pri historio de antikva literaturo (PhDr.) kaj pri klasika filologio (Dr.). Habilitiĝis 1994 pri interlingvistiko ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino, kie ŝi estas AProf. Instruis en Teknika Universitato Ostrava (CZ) kaj Universitato Paderborn (DE), estas honora profesoro de la Blaga-Universitato en Sibiu (RO), ekstera instruanto de la Konstantin-Universitato Nitra (SK) kaj de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Mickiewicz-Universitato Poznań (PL). Ŝi estas membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj de UEA. Engaĝiĝas en latinlingva movado (Latinitatis Vivae Provehendae Associatio) kaj en Instituto por Kibernetiko en Paderborn kiel redaktorino de la revuo "Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft", verkis centon da publikaĵoj.

Vidu la librojn de Vera en nia KATALOGO.

 

 

Sabine FIEDLER (naks. 1957) estas germana anglistino kaj interlingvistino. Ŝi studis la anglan kaj rusan en la universitato de Halle-Wittenberg kaj doktoriĝis en angla lingvistiko, en 1999 habilitiĝis en ĝenerala lingvistiko (pli precize interlingvistiko).
Ŝi instruas en la universitato de Leipzig.

Vidu la librojn de Sabine en nia KATALOGO

 

Kondiĉoj

Personaj kondiĉoj:
· La formadon rajtas fari persono pli aĝa ol 18 jaroj.
· La partopreno en la kurso ne estas ligita al ajnaj studoj kaj diplomoj.
· La minimuma lingvonivelo devas esti B2, laŭ la KER-sistema memtaksilo. Se la kandidato havas atestilon pri sia lingvokono, ĝi estos akceptata. Se ne, li/ŝi estos petata solvi teston kaj trapasi parolan enirekzamenon.
· Necesas bazaj konoj kaj spertoj pri uzo de komputilo, interŝanĝo de retmesaĝoj, navigado en retpaĝoj, elŝutado de dosieroj kaj spertoj pri retbabilado.
· La kandidato ne bezonas esti membro de ajna asocio aŭ grupo de la Esperanto-movado, sed por facila uzo de la studmaterialoj devos membriĝi en la paĝaro www.edukado.net.

Necesaj teknikaĵoj :
· Plej ideale estas se oni havas hejme (aŭ laboreje) retaliron, kaj povas kiam ajn, laŭ sia deziro kaj libera tempo, uzi la reton kaj ligiĝi al RITE por elŝuti materialojn kaj trapasi ekzamenojn.
· Por rekta parola kontaktiĝo kun la gvidanto necesas ankaŭ teknika eblo, prefere laŭ skajpo aŭ MSN (do pere de mikrofono). Manke de reta babileblo oni povas uzi fiksan telefonlinion, kie la kursano estos vokata de la gvidanto. (Poŝtelefonoj tro kostas por tiu celo.)
· Ne nepras, sed tre utilas havi manieron por pretigi fotojn aŭ kelkfoje eĉ filmetojn kaj tiel liveri raportojn kaj instrumaterialojn.
· Por legi la disponigitajn dokumentojn kaj materialojn la kursano devas kapabli malfermi kaj legi PDF- kaj PowerPoint-dokumentojn, spekti filmetojn en AVI-formato kaj povi produkti dokumentojn en WORD- aŭ OpenOffice programoj.

===========
 
Tiu kurso kostas por Brazila lernantoj.... nur 180 eŭroj entute, kun
 


--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...