Pular para o conteúdo principal

Ĉu sufiĉas deklari?


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

universala_deklaracio_.mp3Listen on Posterous

Antaŭ kelkaj tagoj, precize je la 10 de decembro, la mondo rememoris, ke antaŭ 63 jaroj Unuiĝintaj Nacioj dissendis al ĉiuj landoj sian plej faman kaj plej gravan dokumenton: Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. En la jaro 1948, do tuj post la dua mondmilito, la homaro estis konsternita pro tiom da perforto, kruelo kaj sovaĝo, flanke de nacioj, kiujn oni konsideris la kremo de la civilizita mondo. Necesis protekti la estontecon kontraŭ ripeto de tia barbaraĵo.

U.N. tiam komisiis al S-ro John Peters Humphrey, el Kanado, ke li redaktu tekston por starigi bazajn homajn rajtojn, kiujn la membroj de U.N. devus respekti. Tion li faris post interŝanĝo de ideoj kun homoj el la tuta mondo. De nun, internaciajn konfliktojn oni devos solvi per diplomatio, sen militoj.

La dokumento ne povis havi leĝan forton, tiel ke la aliĝintaj nacioj estus devigataj sekvi ĝin, sed la Ĝenerala Asembleo proklamis tiun deklaron idealo, al kiu ĉiuj popoloj devus strebi. Oni devas per instruado kaj edukado konstrui pacon, elstarigi tiujn rajtojn kaj liberecon, en kaj inter nacioj, cele al efektiva universaligo de nova monda etiko. Esperantistoj aparte interesiĝas pri tiu temo, ĉar finfine Esperanto estas solvo de unu el la diskriminacioj menciataj en la dokumento: la lingva. Antaŭ kelkaj jardekoj, Universala Esperanto-Asocio publikigis kaj disvastigis la tekston de la deklaro en nia lingvo.

Tiu estis revo de la homaro jam de jarmiloj. La unua simila dokumento devenis el Persujo, kvin jarcentojn a.K.. Dum la epoko de Iluminismo, en Eŭropo, filozofoj skribis pri 'natura leĝo' kaj en la 17-a kaj 18-a jarcentoj oni publikigis similajn deklarojn.

Nuntempe, pesimistoj kritikas, ke la fama deklaro estas fakte senutila: tra la tuta mondo homaj rajtoj estas plu ignorataj. Malsato, militoj, analfabeteco, torturoj, diskriminacio kaj perforto ankoraŭ svarmas ĉie. Mi ne pensas tiel. Mi pensas, ke tia dokumento funkcias rilate la mondon simile kiel pensoj funkcias rilate la homon. Ĉiu individuo, antaŭ ol fari drastan ŝanĝon en sian vivon, en sian agmanieron, antaŭe devas pensi, koncepti la bezonon fari tiun ŝanĝon; nur poste li povas trovi praktikan manieron efektivigi ĝin. Same okazas al la mondo: antaŭ ol modifi la sistemon de kunvivado inter nacioj, oni devas antaŭe elpensi tiajn modifojn. Jen la graveco de tia deklaro, kiu celas konsciigi registarojn kaj civitanojn, ke eblas vivi en paca mondo.

Anstataŭ pesimisme kritiki ĝin, ni devus disvastigi tiun tekston inter infanoj kaj junuloj, en lernejoj, en hejmoj, en sportejoj, en konferencoj, en kongresoj, en religiaj medioj, do ĉie. Tio ne estas laboro nur por aŭtoritatuloj; ĝi estas laboro por ĉiu ordinara homo. Nur per edukado, generacio post generacio, oni atingos en la praktiko la altajn idealojn de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. Ni faru tion!
_________________________________________

Programa Mia Amiko

Aprenda ESPERANTO com um amigo! 

Programa MIA AMIKO... Participe!

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...