sexta-feira, 9 de dezembro de 2011
LITERATURA MONDO disponigita rete!
Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro de 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri periodoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglan periodon de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis Encicklopedio de Esperanto-n (1933).
Musklaku sur iu ajn jaro por elŝuti la revuojn kiel apartan PDF-dosierojn aŭ kiel jarkolektojn. Sur la maldekstra ruĝa kolumno oni trovas (aŭ trovos) ligilojn al ĝenerala enhavtabelo, aliaj publikaĵoj de LM kiel Lingvo Libro, etajn biografiojn, ktp.
Vizitu la paĝon: http://literaturamondo.org/index.htm
Assinar:
Postar comentários (Atom)
-
La enhavlisto de la septembra kajero: 171 ... Malferme: Fabrício Valle anoncas la malfermon de la Jaro "Montevideo 60"...
-
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 469 2012-08-16 Enhavo: Harry Harrison forpasis Vjetnama klasikaĵo en la Serio "Oriento-Okcidento&qu...
-
Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio lumfonto_estonteco.mp3 Listen on Posterous Eĉ se la potencialo de la aktu...
Nenhum comentário:
Postar um comentário