Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo
Necertaj informoj anstataŭ scioj En nia cifereca erao, fariĝis la aliro al informoj senkompare facila. Dum la atingo de malpli da informoj postulis de antaŭaj generacioj penigan laboron, nuntempe ĝi nur postulas delikatan premon de muskavo. Surekrane senpere aperas artikoloj (kaj iliaj resumoj), libroj (kaj iliaj resumoj), prelegoj (kaj iliaj resumoj kaj la resumo de iliaj resumoj). Kompreneble oni ne povas scii kiel fidindaj estas la informoj senpage troveblaj en la reto, male al certigitaj datumbazoj, kies uzado tamen devigas pagon. Oni prave povas uzi senpagajn informojn por meminformado aŭ por popularigado sed certe ne por plenumi seriozajn esplortaskojn, ekz. por la abiturienta diplomekzameno aŭ, eĉ pli maloportune, por universitataj esplortaskoj. La oficiala edukadsistemo tiom ekscitiĝadis pro tia facila senpaga aliro al informoj, ke ĝi ĉefe celis instrui al lernantoj kiel uzi komputilojn unue kaj specife por informserĉado. Sed survoje ĝi terure fuŝadis kaj la rezulto estas misedukitaj lernantoj. Unu el miaj parencoj, lernantino en supera lernejo, rakontis al mi, ke ŝi prepariĝas por alfronti la 5-poentan ekzamenon pri sociaj sciencoj, kiu estas parto de ŝia abiturienta ekzameno. Ĉi tie en Israelo, la 5-poenta nivelo en iu ajn fako reprezentas gravan defion kaj pro tio tre valoras en la abiturienta diplomo. Por tion atingi, ŝi devas verki finstudadan sociologian raporton pri "Antaŭjuĝoj rilate al novaj enmigrintoj". La raporto devas enhavi teorian fonon kaj limigitan esploron bazitan sur demandaroj aŭ mallongan enketon. La referanto estas ŝia instruistino mem. Kiam la raporto estos preta kaj oficiale liverita, ekzamenanto de la ministerio pri edukado kontrolos ĝin kaj voĉe pridemandos la kandidaton. La instruistino, interalie, donis al la ekzamenkandidatoj la jenan direktivon: "Por prepari la teorian fonon vi devas interrete trarigardadi taŭgan materialon, trovi artikolojn verkitajn pri la temo kaj enmeti ilin en vian raporton. Nur citu la fonton kaj paŭsu la tekstojn senŝanĝe. Ne provu ŝanĝi la enhavon; tiel vi povos atingi la maksimuman poentaron!". La celo de la finlernada tasko pri ekz. sociologio devus esti evoluigo ĉe la lernanto de sendependa elpenso, scivolemo, spertiĝo pri esploro, analizo kaj eltirado de konkludoj. Tio ĉio per verkado de serioza raporto bazita sur multnombraj kaj variaj fontoj. Bedaŭrinde el tia listo de indaj postuloj restis nur la direktivo: "Ek! Paŭsu el interreto kiel eble plej multe!". Kvankam honta, ĝi fariĝis kutimo en tro da edukaj medioj.Tamen, publika denunco, povas ekkaŭzi repripensadon ĉe la iom letargiaj edukaj institucioj. |
La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj de la BRIKS-unuiĝo. 1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...


Comentários
Postar um comentário