Pular para o conteúdo principal

Neĝo por skiado


negxo_por_skiado.mp3Listen on Posterous

La gastejoj kaj hoteloj ofertas ĉian lukson kun saŭnoj kaj naĝejoj kaj kun bongustaj vesperaj manĝoj post dumtaga skiado. La gastoj ne bezonas proprajn skiojn, ili povas lupreni ilin surloke. La esencan servon oni akiras per la aĉeto de "ski-pasporto" kiu rajtigas la gaston uzi ĉiujn ski-liftojn de la regiono dum certa tempo, t. e. kutime pluraj tagoj. Kompreneble por familioj haveblas rabatoj kaj tiel oni allogas ankaŭ familiojn kun infanoj. Tiuj infanoj plej ofte partoprenas en skiado-kursoj. Skiad-instruisto estas oficiala profesio.La vintra turismo en Aŭstrio ludas gravan rolon, eĉ pli grandan ol la somera. La montaro certe ankaŭ dum la varmaj sezonoj estas alloga por tie migri kaj grimpi. Sed tio alportas konsiderinde malpli da mono ol la vintra sporto. La skiado estas sufiĉe multekosta ebleco ĝui la vintron. Kaj skiado estas eĉ suifĉe danĝera tempopasigo kiel montras multaj gravaj akcidentoj sur la skipistoj. Sed nek la altaj prezoj nek la danĝeroj fortimigas la homojn alvojaĝi amase por pasigi unusemajnan vintran feriadon.
Alveninte ĉe la supro de monto la gastoj havas okazon preni sunon kiu estas en tiu alteco sufiĉe forta. Tial necesas ŝmiri la vizaĝon kun sunprotekta kremo por eviti bruliĝon de la haŭto.. La skipistoj estas larĝaj kiel aŭtoŝoseoj kaj do eblas tre komforte gliti zigzage malsupren sur bretoj kiuj jam de longe ne plu estas nur el ligno sed estas kunmetaĵo de diversaj materialoj.
Gravas ke la pistoj estu bone preparitaj. Por tio necesas sufiĉe da neĝo en la ĝusta kvalito. Ofte la natura neĝo ne sufiĉas aŭ tute mankas kiel ĉi-novembre kaj la kvalito de la natura neĝo ofte ne taŭgas por la amasa skiado. Oni do produktas artefaritan neĝon per t. n. neĝo-kanonoj kiuj transformas malvarman akvon al laŭnorma neĝo-pulvoro kondiĉe ke la temperaturo estas sub nul gradoj. Tiel oni preparas kompletajn skipistojn tute el artefarita neĝo kaj povas tiamaniere oferti al la gastoj bonegajn cirkonstancojn por ĝui la vintron.
Do kvankam momente en la montaroj apenaŭ neĝis, la turismaj entreprenoj estas tute optimismaj ke ili havos perfektan komencon de la ski-sezono la 9-an de decembro kaj ke la tuta sezono estos sukcesa pro la granda intereso de gastoj el Aŭstrio kaj precipe el la najbaraj landoj.
La montaraj regionoj iam estis ege malriĉaj sed nun la situacio estas tute alia. La vintra turismo grave kontribuas al la bona ekonomia situacio en Aŭstrio.

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...