Pular para o conteúdo principal

Johano Hevelius (Hevelio)

Dsc01092

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Hevelio.mp3 Listen on Posterous
Dsc01086

 Pri la fame konata tra la mondo pola astronomo Nikolao Koperniko oni diras, ke li „haltigis la Sunon, kaj movis la Teron". Tial la alia polo Johano Hevelius (pole: Jan Heweliusz) estis devigita okupiĝi pri la Luno kaj ĝuste li estas menciata kiel la dua plej fame konata pola astronomo, kiu sendube plene meritas tiun ĉi duan lokon.

Johannes Hevelius, kiel latine sonas lia nomo, naskiĝis en Gdansko en la 1611 jaro. Ĝuste pro la paso de 400 jaroj de post tiu ĉi fakto, en Pollando ni festis la jaron dediĉitan al li. Lia patro kaj avo estis bierfaristoj kaj posedantoj de kelkaj ŝtondometoj, do kiel la urbaj patricioj ili sendis la junan knabon studi juron kaj ekonomion en nederlanda universitato en la urbo Leiden. Sed jam pli frue dum la lernado en la gdanska gimnazio Hevelius tre interesiĝis pri astronomio, fiziko kaj matematiko intstigita de sia bona instruisto, astronomo kaj matematikisto - Peter Krüger. Pro tio lia ŝatokupo dum la studoj en Nederlando estis ĝuste observado de la ĉielo. Poste, danke al sia bonega scio, dum siaj pluraj vojaĝoj ĉie en Eŭropo li estis tre taŭga partnero por fakaj diskutoj kaj interŝanĝo de spertoj kun aliaj famaj sciencistoj. En Gdansko li establis la plej grandan en tiu epoko observejon kaj unu el plej mirindaj instrumentoj faritaj de li estis ĉ. 45-metra lorno, kiu kuŝis sur ĉ. 27-metra apogilo, kaj por priservi ĉion estis bezonataj 12 homoj. Krome li memstare faris multajn aliajn instrumentojn, per kiuj estis ekipita lia observatorio.

Pridonacita per eksterordinara vidokapablo li scipovis rimarki kelkoble pli forajn objektojn de la ĉielo, ol estis kapablaj fari tion aliaj homoj. Eĉ sen teleskopo, kies inventinto li estis, li vidis tre malproksimajn stelojn aŭ kometojn. Sendita tiutempe de la angla Reĝa Societo por kontroli observaĵojn priskribitajn de la pola astronomo la juna sciencisto Halley post kelkaj semajnoj da esploroj transsendis al Londono sian jesigan raporton kun ekzemplero de teleskopo. Oni devas scii, ke la fama astronomo Kepler notadis en la sama tempo pli malpli mil stelojn dum Hevelius povis listigi eĉ tri milojn da ili. Li estis la unua kartografo, kiu prilaboris detalajn mapojn de la Luno. Ne ĉiu scias, ke kiel observanto de multaj kometoj li kiel la unua malkovris la faman kometon de Halley, kiu portas la nomon de ĝia posta priskribinto. Hevelius malkovris fakte kvar kometojn kaj observadis sume sep. La pola astronomo estis ankaŭ la unua, kiu pruvis, ke kometoj moviĝas per kurvaj, parabolaj linioj, kion baldaŭ konfirmis ankaŭ Isaac Newton, kaj kion pli frue kontraŭis Kepler.

La gdanskan ĉielesploriston vizitadis tiutempaj eminentuloj, inter kiuj estis ankaŭ konata tiama militestro Johano la Tria Sobieski, la venkinto (jam kiel la pola reĝo) de la fama batalo apud Vieno en 1683. Li turnis sin al la sciencisto kun la peto prilabori diversajn ilojn, por ke liaj militistoj pli facile kaj pli precize povu orientiĝi en la tereno dum siaj batalaj taskoj.

Hevelio, kiel kelkfoje provas nomi lin esperantistoj, donis nomon al diversaj stelaroj, ekzemple Ŝildo de Sobieski, malkovris novajn parojn de t.n. duoblaj steloj, kaj ankaŭ observadis la Sunon. Ekzamenado de la aktiveco kaj de la makuloj sur la Suno havas ĝis hodiaŭ apartan signifon. Bedaŭrinde ne ĉiuj prilaboraĵoj de Hevelius saviĝis pro granda incendio en lia posedaĵo. Malgraŭ la faka engaĝiĝo pri la kunmeto kaj eldonado de la esplormaterialoj fare de la dua edzino de la sciencisto post lia morto, ni hodiaŭ ne disponas pri ĉiuj el ili. Tamen liaj plej gravaj laboraĵoj en la formo de libroj estis tradukitaj en diversajn lingvojn kaj ili ankaŭ estas troveblaj en kelkaj diverslandaj bibliotekoj en ciferecigita formo.

Mi ŝuldas al vi ankoraŭ malgrandan mencion pri la bierfarejo de Hevelius. Siatempe ankaŭ tie estis produktata la fama, gdanska biero, kiu estis densa trinkaĵo, tre aprecata pro siaj kuracigaj proprecoj, kaj konata kiel Jopenbier. La bierfarejo de Hevelius famis pro la plej alta kvalito de la biero. Dum miaj oftaj promenoj tra la belegaj malnovaj stratoj de Gdansko, kie vivis kaj tiom multe agis la heroo de mia hodiaŭa sonartikoleto, miaj pensoj kvazaŭ revenas al tiama periodo.

Ankaŭ vin mi kore invitas tien, kie ankaŭ agas kelkaj E-kluboj. Sed antaŭ ol veni, bonvolu skribi al jena retadreso: esperanto.gda@gmail.com

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...