Pular para o conteúdo principal

ĈU ONI LERNAS ESPERANTON PER RETO?


Artikolo verkita surbaze je esplorlaboro fare de la Esperanto-instruisto Adonis Saliba ĉe lernantaro de la Programo Mia Amiko, sube referencita. La familiaj nomoj de la intervjuitaj kaŝiĝis pro ilia nepra privateco. 

Paulo Nascentes
La ebleco lerni idiomojn per komputiloj, tabulkomputilo aŭ poŝkomputilo kun retaliro verŝajne stimulas precipe la plej junaj. Por scii, kiel tio aplikiĝas al Esperanto, profesoro Adonis Saliba iniciatis esploron, eĉ se neformala, ĉe tiuj serĉantoj de retaj rimedoj dezirantaj paroli la Lingvon Internacian, kiu pretendas oferti neŭtralan, demokratan, egalrajtan komunikon al parolantoj de diversaj naciecoj. Spertoj, esperoj, duboj, malfacilaĵoj aperas en la unuaj deklaroj de tiuj aventuremuloj je tiu defio hodiaŭ kreskanta: kiel akiri taŭgan lingvan instrumenton cele al tutmonda civitaneco.

La bezonoj de instruisto por gvidi lernotaskojn, peri la dialogojn inter komencantoj, indiki aldonajn studfontojn, kiel libroj, gazetoj, gramatikoj, radielsendoj estis la ĉefaj menciitaĵoj. La retejo Lernu.net (1), unu el la plej konataj pro la tutmonda disvastiĝo, estis la elektita vojo de William R., 31, São Paulo (SP), kiu asertas: Mi lernis plejparte per la retejo Lernu.net. La retejo kaj la klasoj estas tre bonaj, kaj, ĉar temas pri lingvo facile lernebla, tio jam ebligas kompreni skribitajn tekstojn kaj videojn. Ja mankas kontakto kun Esperantoparolanto por praktiki konversacion kaj plibonigi la ĉiutagan uzon. Opinion similan defendas Rosângela M. S., 55, Rio de Janeiro (RJ): Per la reto troviĝas bonaj rimedoj por la lernado de Esperanto. Mi mem ekstudis per Curso de Esperanto (2) kaj poste per kursoj de Lernu.net. Ili estas bonegaj kursoj, donas bonan, sed ne sufiĉan preparon... Unue ĉar por esti memlernanto oni bezonas multan diligentecon, kaj mankas en tiaj kursoj gvidado, homo kiu gvidu la lernadon, korektu erarojn, solvu dubojn... Tiam, venas staĝo, kiam elĉerpiĝas la perretaj rimedoj. Bezonatas antaŭeniri...
Lingvo por esti konsiderata 'vivanta', nepre devas esti uzata, parolata, devas fakte taŭgi kiel komunikilo. Tiam perretaj kursoj  ne plu sufiĉas. Kaj Rosângela citas aliajn lernajn helpilojn: Mi konsideras la Programon Mia Amiko - PMA (3) noviga. Mi memoras, kiom da fojoj mi deziris havi iun por solvi miajn dubojn, por babili... Kiam elĉerpiĝis miaj personaj rimedoj mi devis serĉi ĉeestan kurson por trejni konversacion kaj senĝeniĝi por uzi aliajn retajn rimedojn, kiel Skajpo. Nuntempe mi interkomunikiĝas kun diversaj alilandaj geamikoj kaj jam sukcesas elteni konversacion en Esperanto. Daŭre mi studas per legado, per aŭdado de la sondosieroj de la Esperanta Retradio (4), mi akompanas ĉeestan kurson, krom partopreni en PMA. Eblas ja lerni la esperantan gramatikon per la reto, sed io plu bezonatas por la tutplena uzo de idiomo. Kelli P. B. D., Marabá, (PA) tion klarigas: Dum la komenco de mia lernado mi multe sentis la mankon de iu por korekti miajn lernotaskojn kaj, malgraŭ tio ke mi dediĉu grandan parton de mia tago al la Esperanto-studo, mi havis multajn dubojn, kiuj eksolviĝis, kiam mi konatiĝis kun aliaj brazilanoj jam posedantaj grandan konon pri la lingvo, kiu sin proponis ankaŭ por korekti miajn tekstojn kaj aliajn lernajn taskojn.

La avantaĝoj de perreta studado  ligiĝas al la fleksebleco de tempo, al la facileco havigi plusan studmaterialon kaj trovi amikojn. Krom tio, eĉ en malgrandaj enlandaj urboj eblas sekvi la kurson. Kiel reliefigas Fábio G. A., 31, Juiz de Fora (MG), hodiaŭ, oni multe kuras en la ĉiutaga vivo, do por mi estas malfacile partopreni ĉeestan kurson. Kaj li aldonas: Mi ankaŭ trovis multajn helpilojn en la reto, kiaj filmoj, dokumentarioj, intervjuoj, radielsendaĵoj en Esperanto, kio multe faciligas la aŭdadon de sondosieroj kaj la akiron de vortostoko. Tra la reto estas facile trovi homojn por korespondi per retmesaĝo aŭ per voĉ-tujmesaĝilo. Kaj Kelli daŭras: Ĉar mi loĝas en enlanda urbo en la norda parto de Brazilo, mi konas persone neniun esperantiston, kaj tie kie mi loĝas verŝajne estas neniu ĉeesta kurso. Tial, momente por mi la sola ebla rimedo ja estas per la reto aŭ per aĉetitaj libroj dumvojaĝe. Kaj ŝi bedaŭras: la retaliro kie mi loĝas ne ĉiam kontentige funkcias, kaj ankaŭ ekzistas la problemoj pro la malsameco de disponeblaj horaroj de homoj. Per argumentoj similaj al tiuj de siaj kolegoj de PMA, Antonio A., 38, Piracicaba (SP) substrekas, ke perretaj kursoj apenaŭ donas bazon sur kiu oni eblos konversacii. La flueco nur povos veni el la kontakto kun Esperanto-instruisto, kun kiu eblos praktiki kaj plibonigi la lingvon (finfine la granda celo por lerni lingvon).

La opcio por kursoj retkonektaj ŝuldiĝas al diversaj faktoroj, kaj unu el la intervjuitoj preferas reliefigi la facilan aliron al kulturaj produktoj per Esperanto. Kaj tiel Antonio resumas: brazilaj kaj eksterlandaj geamikoj min indikis virtualajn kaj fizikajn librojn. Tiam, mi ekserĉis esperantan kulturaĵon, kaj trovis diversajn artistojn kun bonegaj kanzonoj, kio ĉiam nin helpas dum la lernado de novaj idiomoj. La kontakto kun geamikoj en la tuta mondo estas alia forta motivigo. Tiel opinias Tiago M. C., 26, Alvinópolis (MG): Studi sole ne estas facile. En la Programo Mia Amiko estas multaj voluntuloj pretaj por nin helpi. Krome prezentiĝas okazo amikiĝi, konatiĝi kun novaj homoj el aliaj subŝtatoj. Se oni pensas pri sociaj retoj, tio estus la virtuala ejo de esperantistoj dum la lernado de la Lingvo Internacia. Ekzistas grupoj de Esperanto en la reto, tamen estas kadre de Mia Amiko kie ĉio okazas. Ekde kiam mi aliĝis la programon neniam venis al mia kapo la ideo ĝin forlasi.

Plibone scii, kiel pensas la studentoj kaj pri Esperanto, apartenanta al ĉiuj, kaj pri la preferataj naciaj lingvoj de ĉiu persono, tio postulas esplorojn per taŭga metodologio kaj kriteria analizo de la malsamaj faktoroj. La efikeco de la lernado kaj precipe la uzebleco de la idiomo laŭ malsamaj niveloj kaj kuntekstoj certe stimulos novajn esplorojn. Kiuj vojoj malfermiĝus okaze de situacioj pli postulemaj kaj kompleksaj, kiel tiaj pri la formado de instruistoj? Stariĝas la pripensado.

Referencoj:
(1) Bazaj, mezaj kaj antaŭenirigaj kursoj www.lernu.net
(2) Kurso de Esperanto http://www.kurso.com.br/index.php?pt 
(3) Esperanto@Brazilo – Programo Mia Amiko http://esperanto.brazilo.org/wp2/aprenda/mia-amiko/
(4) Esperanta Retradio http://peranto.posterous.com/

Servoj:
Vortaroj
Reta Vortaro http://www.reta-vortaro.de/revo/
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
http://vortaro.net/
Vortaro Túlio Flores
http://vortaro.brazilo.org/vtf/

Gramatika libro http://bertilow.com/pmeg/

Retaj Kursoj
Bazaj, mezaj kaj antaŭenirigaj kursoj www.lernu.net
Porinstruista Portalo http://edukado.net
Programo Mia Amiko http://miamiko.brazilo.org

Gazetaro
La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/

Esperantaj Radioelsendoj per la Reto


--
PAPO.COM PNASCENTES em 9/14/2012 07:36:00 PM



--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual Brasileiro de Esperanto

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...