Pular para o conteúdo principal

DIVERSAJ STILOJ DE ESPERANTO


*

Laŭtema, 20-hora kurso

„DIVERSAJ STILOJ DE ESPERANTO"

Jagelona Universitato

Krakovo, Pollando, sept.- komenco de okt. 2012


Ĉi tie, laŭbezone, aperados aktualaj komunikaĵoj. Do, bv. reveni...

NOVA, URĜA:
7 sept., 18.05

NI AKCEPTAS  pliajn aliĝantojn por la kurso, kiu komenciĝos la 7 sept.

Jagelona Universitato invitas esperantistojn el la tuta mondo al E-kursoj superanivelaj.

Kurso laŭtema „DIVERSAJ STILOJ DE ESPERANTO"


Por kiu?
Por diverslandaj esperantistoj. Por tiuj, kiuj konsideras lingvan esprimadon kiel arton.
Por nefakuloj pri lingvo kaj literaturo, kiuj sentas bezonon de tiaj scioj. Se vi ŝatas aventurojn kun la lingvo, verŝajne tiu kurso estos interesa por vi. Bano en la lingvaĵo de esperantaj tekstoj. Por redaktoroj, por dezirantoj skribi leterojn originale kaj lingve interese...
Se, kontraŭe, vi ne vidas stilan diferencon inter diversaj tekstoj, verŝajne tiu kurso estos profitiga ankaŭ por vi.

La kurso limigas uzon de fakaj terminoj, koncentriĝante al la lingvaj fenomenoj mem. Principoj: esplori stilon sen senti la pezon de la teorio, kuŝanta sub la esploro. Lerni serioze, sed leĝere, eĉ amuze.
Postulata lingvonivelo de la partoprenantoj: B2-C2.

Nova, originala kurso de Jagelona Universitato. Aŭtorino kaj gvidantino de la kurso: Maria Majerczak.
 
Studado de stiloj de esperantaj skribaj tekstoj. Ĝenroj
- ĵurnalismaj,
- beletraj,
- poruzaj,
- komunika, skriba - la hodiaŭa junulara stilo
 kaj aliaj.
Analizado de multaj ekzemploj. Krome, tekstaj kaj lingvaj interesaĵoj.

Celoj
- kona – ekkono de diversaj tekstoj per studado kaj gustumado;
- memkonsciiga - konsciiĝo pri karakterizaĵoj de la stiloj de diversaj aŭtoroj kaj medioj, kaj per komparo, pri ecoj de propra stilo. Ekkonu vian lingvaĵon por povi helpi vin.
- praktika – plibonigo de la kvalito de sia skriba esprimkapablo pro studkontakto kun diversaj stiloj kaj, pro la aldonita al tiu kurso praktika modulo:
1. Metodoj de laboro celanta disvolvadon de sia lingva korekteco kaj stilo.  
2. Partopreno en prilaborado de materialo por lingva memevoluado (kaj por instruado).

Hejmtaskoj koncernos plibonigon de la stilo de ĉiu partoprenanto.
Laŭ intereso de aliĝantoj, estas aldonita leciono dediĉita al historia komparo inter la lingva esprimado kaj stiloj en la tempo de Zamenhof kaj nun.  
Organizaj informoj

Datoj:  7 sept.-5 okt. 2012
Daŭro: La kurso estas 20-hora (temas pri lernejaj horoj, 45-minutaj).
Loko: La kurso okazos en Interreto, realtempe, en reta studejo, imitanta realan studejon, kun voĉoj de la partoprenantoj, kun tabulo ktp.
Nombro de partoprenantoj: 7 personoj. Kutimaj grupoj de lingvostudantoj estas 10-12-personaj, sed la universitato akceptis, ke grupoj por eksterlandanoj studantaj E-on estu 7-personaj. Tio permesas ankoraŭ pli bonajn studkondiĉojn.
Lecionoj: Dufoje semajne. Unu lern-renkontiĝo daŭras 1 horon kaj 30 minutojn (= 90 min., t.e. 2  lernejajn horojn, 45-minutajn).

Tempo-zonoj koncernataj. La nun anoncata kurso koncernas loĝanojn de la horzonoj: Eŭropo-Afriko kaj Ameriko.
Eblos organizi en la venontaj jaroj lingvan aŭ laŭteman kurson kun simila "enreta ĉeesto" por Azio, Aŭstralio kaj Oceanio. Tamen, ĝis nun esperantistoj de tiuj kontinentoj ne sciigis al ni firman intereson pri studado de E-o aŭ pri E-o.

Konfirmilo pri partopreno - oficiala, kun la insignoj de la universitato, estas liverota.
Ekspliko: ne estas atestilo kaj ne estas ekzameno. Ekzamenoj okazas kaj atestiloj ("Certyfikat" laŭ KER) estas liverataj post plenaj kursoj (60-120-horaj) koncernantaj unu kompletan nivelon, ekz. B2 aŭ C1.
Post 20-hora kurso oni ricevas konfirmilon de la universitato pri partopreno.

Prezo de la kurso:
A-landanoj – 86 eŭroj,
ĉiuj aliaj – 43 eŭroj aŭ 180 zlotoj.
A-landoj:  Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Greklando, Hispanio,  Irlando, Islando, Italio, Japanio, Kanado, Luksemburgio,  Nederlando, Norvegio, Nov-Zelando, Svedio, Svislando, Usono.

Valoras aldoni, ke la prezoj por tiuj kursoj estas moderaj. Analogaj prezoj en polaj privataj lingvaj lernejoj kaj en iuj aliaj universitatoj povas esti 2-3-foje pli altaj.

Por ALIĜI, bv. skribi al:
esperanto.instruado.jag.univ.pl@gmail.com ;
esperanto.instruado.jag.univ.pl  [ĉe] gmail [punkto] com - kontraŭspama versio de la adreso, por publikigado en la reto.
Vi ricevos indikojn pri la maniero formale aliĝi (aliĝo kun pago).
Jam aliĝis kelkaj partoprenintoj en la junia E-kurso  (pri la kurso, bv. vidi ĉi- sube).

Kaj, nia instigo:
Ĝuu internacian etoson, studante kun esperantistoj el kelkaj landoj ... sen forlasi vian hejmon. Lernu E-on en la plej malnova kaj plej fama universitato de Pollando, apartenanta al la plej prestiĝohavaj universitatoj mondskale. Faru tion ... restante en via hejmo.

Nome de la universitato invitas vin
Maria Majerczak


PLIAJ INFORMOJ...
PRI LA ANTAŬAJ ENRETAJ E-KURSOJ, OPINIOJ ktp.

Ligiloj:
Raporteto pri la internacia enreta E-kurso de Jagelona Universitato, okazinta en jun. 2012
Informo-anonco pri tri oficialaj kursoj, jun. 2012
OPINIOJ de retaj E-studantoj
E-instruado en Jagelona Universitato, 2011/12


---
Esperanto@Brazilo - 
http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual Brasileiro de Esperanto

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...