Pular para o conteúdo principal

Stultulineto


Tiun ĉi sonrakonton verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Stultulineto_.mp3Listen on Posterous
En la kvara klaso de iu elementa lernejo lernis Banjo, la plej bela en la klaso, kaj Joĉjo, kiu tute alie ol la ceteraj lernantoj estis tre saĝeca kaj havis la opinion de la unua lernanto. La mentorino de la klaso kolera pro manko de la progreso en la lernado de Banjo ne povis elteni emocie kaj iun tagon antaŭ la tuta lernantaro ŝi komunikis tre absolute, ke la knabineto estas stulta kaj ŝi tute ne havas ŝancojn havi sukcesojn en la vivo. Post tiu ĉi admono de la mentorino, delikate dirite, Joĉjo petis preni la voĉon. Li diris tre firme, ke li ne deziras, ke la sinjorino mentorino nomu Banjon stulta kaj forstreku ŝiajn vivoŝancojn, ĉar li amas ŝin, li prizorgos ŝin, li edziĝos al ŝi, li donos al ŝi ĉion, kion ŝi nur volos, kaj ŝia lernoprogreso tute ne interesas lin.

Kaj la vivo ruliĝis plu. Joĉjo kontraŭe al Banjo daŭrigis sian lernadon. Li finis sian studadon ne nur enlande sed ankaŭ eksterlande. Li eĉ doktoriĝis, fariĝis negocisto kaj akiris grandan riĉaĵon. Li edziĝis al Banjo kaj priflegis ŝin tiel, kiel li pli frue promesis. Iufoje li konsideris multobligi siajn monrimedojn por verŝajne ankoraŭ pli feliĉigi sian edzinon. Li do trovis firmaon, kiu logis siajn potencialajn klientojn per profito multe pli granda ol kutime. La ebleco ŝajnis al li tre interesa. Kia estis la miro de ĉiuj ĉirkaŭe, kiam montriĝis, ke ĝuste Banjo, estis tiu, kiu ne permesis al li investi la monrimedojn en malcerta entrepreno, pri kio povis konvinkiĝi multaj aliaj - malbonŝanculoj. El la rakonto - laŭ la aŭtoro - sekvas tia moralaĵo, ke ne indas tro frue nomi etajn infanojn stultaj.

Jen, kion plej interesan kaj plaĉan mi povis tralegi lastatempe en mia semajnrevuo koncerne iun trompan - laŭ la ĝenerala opinio - financan entreprenon. Lige kun la afero daŭras ĝuste juraj enketadoj kaj samtempe aŭdiĝas kelkaj civitanaj postuloj, ke estas la ŝtata devo protekti nin de potencialaj trompantoj. Sed ĉu ankaŭ la devo de ĉiu el ni ne estas pensi precipe tiam, kiam ni intencas riski nian monon?

Tiukaze la konsilo aŭ la malpermeso de la iama lerneja stultulineto savis la familian posedaĵon. Ŝi ne nur kondutis prudente sed ankaŭ saĝece, kiu eco ŝajne iom ekmankis al ŝia edzo - ja iam la unua lernanto kaj nun la edukita negocisto. Sed ni rimarku, ke nia Joĉjo, elektis ĝuste Banjon kiel sian edzinon kaj li ne entute blindiĝis kontraŭ ebla estonta profito, garantiata de la kvazaŭbanka firmao. Li tamen havis sufiĉe da humileco por pridiskuti kaj sekve obei sian edzinon koncerne la intencon investi. Do fin-fine venkis la saĝeco de ambaŭ geedzoj. 


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual Brasileiro de Esperanto

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Novaĵoj pri Briksaj landoj en 2025

La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo. La brazila registaro publikigis la BRICS-emblemon, kiu estos uzata por la landa  prezidanteco de la unuiĝo en 2025. La emblemo prezentas la sumauma-kotonarbon  kreskantan en Amazono, kiu estas pentrita en la koloroj de la naciaj flagoj de la ŝtatoj  de la BRIKS-unuiĝo.  1. La 1-an de januaro, la prezidanteco de BRICS oficiale transiris de Rusio al Brazilo. Tio estas la dua sinsekva jaro, ke la latinamerika ŝtato fariĝas la centro de altiro por politikistoj de la plej alta nivelo. Plej verŝajne, Rio-de-Ĵanejro iĝos la ĉefurbo de la ĉefa evento, nome  la renkontiĝo je la nivelo de ŝtatestroj. Almenaŭ la ĉefaj eventoj de la G20 en 2024 okazis tie. La pasintan novembron la urbestro de Rio-de-Ĵanejro Eduardo Paes diris, ke li jam proponis al brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva okazigi tie la Pint-Kunvenon. Cetere, la estro de la brazila Ministerio pri eksterlandaj aferoj Mauro Vieira deklar...

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

La Trankvila Transo: Esperanta Filmo, kiu Kortuŝas kaj Inspiradas

En la lastatempa festivalo de Esperanto-USA, la 5-minuta filmo "La Trankvila Transo" elstaris kiel la granda gajninto de la unua premio. Ĉi tiu verko ne nur gajnis la admiron de la juĝantaro, sed ankaŭ kaptis la koron de la internacia komunumo. La filmo pritraktas la profundan temon de maljuniĝo, kaptante kaj sentimentajn kaj dramajn momentojn de tiu ĉi universala homa sperto. La titolo mem, "La Trankvila Transo," sugestas la mediteman kaj emocian vojaĝon, kiun ĝi prezentas. Tra zorgeme kreitaj scenoj kaj kun impresa atento al detaloj, la filmo donas voĉon al temoj kiel nostalgio, akcepto, kaj la mistera beleco de la vivo mem. Kvankam mallonga, la filmo sukcesas transdoni profundan mesaĝon: maljuniĝo ne estas nur fizika ŝanĝo, sed ankaŭ spirita transiro, plenplena de signifoj kaj memoroj. Unu el la ĉefaj fortoj de "La Trankvila Transo" estas ĝia kapablo rakonti universalan historion per la unika lenso de Esperanto. La lingvo, kiu simbolas interkompreniĝon...